Val-de-Marne

| Val-de-Marne | |
|---|---|
| |
| departemento de Francio | |
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Francilio |
| Numero | 94 |
| Prefektejo | Créteil |
| Subprefektejoj | L'Haÿ-les-Roses Nogent-sur-Marne |
| Prezidanto de la departementa konsilio |
Olivier Capitanio (ekde 2021) |
| Prefekto | Sophie Thibault (ekde 2021) |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 1 426 929 (2023) |
| Areo | 245 km² |
| Loĝdenso | 5 824 /km² |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 25 |
| Komunumaroj | Metropolo Granda Parizo |
| Komunumoj | 47 |
Val-de-Marne [valdəmaʁn], estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Francilio (Ile-de-France). Ĝi ŝuldas sian nomon al la granda rivero kiuj trafluas norde sian teritorion (Marne). Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 1 426 929 personoj sur areo de 245 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 824 loĝantoj/km².
La departemento tute enhavas 47 komunumojn.
Cetere, se oni rigardas la mapon, tre videblas "truo" en la supra parto de la departementa teritorio. Tio estas la vasta parko Bois de Vincennes de Parizo, kiu administre apartenas al la 12-a arondismento de Parizo kies resta areo situas okcidente de la parko, kaj kiu interalie gastigas zoon kaj botanikan ĝardenon. La samnoma historia Kastelo de Vincennes el la 17-a jarcento, ĉe la norda rando de la parko, tamen kalkuliĝas parto de la urbo Vincennes kaj do situas en la departemento Val-de-Marne.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Historio
[redakti | redakti fonton]La departemento de Val-de-Marne estiĝis la 1-an de januaro 1968, aplikante la leĝon de la 10-a de julio 1964, laŭ la aplikanta dekreto de la 25-a de februaro 1965, el sudorienta parto de la malnova departemento de Seine (29 urboj) kaj parto de la departemento de Seine-et-Oise (18 urboj).
Statistikoj
[redakti | redakti fonton]Val-de-Marne enhavas 1 354 005 loĝantojn (2013). Ĝi estas la deka franca departemento laŭ loĝantaro.
| 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 | 2009 | |||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1 121 319 | 1 215 713 | 1 193 655 | 1 215 538 | 1 227 250 | 1 255 639 | 1 318 537 | |||||
| Fontoj: popolnombradoj 1968-1999 INSEE Arkivigite je 2006-11-07 per la retarkivo Wayback Machine. Takso de 2004 INSEE | |||||||||||
Urboj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ : Komunumoj de Val-de-Marne
Val-de-Marne estas partigita en 3 arondismentoj kaj 47 komunumoj respektive urboj. La prefektejo estas Créteil.
| Arondismento
L'Haÿ-les-Roses
|
Arondismento
Créteil
|
Arondismento
Nogent-sur-Marne
|
|---|---|---|
|
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.Val-de-Marne.pref.gouv.fr
- http://www.cg94.fr Arkivigite je 2011-02-23 per la retarkivo Wayback Machine

