Titonedoj
Turstrigo Tyto alba
| ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
|
2 - Vidu tekston | ||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||
|
Tytoninae sensu Sibley & Ahlquist | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Titonedoj (Tytonidae) estas familio de noktaj grandaj aŭ mezgrandaj rabobirdoj havanta korforman kapfasadon. Tiu ĉi estas unu el la familioj de Strigoformaj birdoj, estante la alia la Strigedoj. La titonedoj inkludas du subfamiliojn: Tytoninae kaj Phodilinae, ambaŭ kun po ununura genro.
La titonedoj estas tre disvastigataj; ili malestas nur el la norda ekstremo de Nordameriko, el la Saharo kaj el kelkaj areoj de Azio. La plej parto de la 20 specioj de titonedoj estis malmulte pristudata kaj kelkaj, kiel Tyto soumagnei, apenaŭ estis vidataj post ties malkaŝo; la komuna turstrigo (Tyto alba) tamen estas unu de la specioj plej bone konataj de turstrigoj.
5 specioj de titonedoj estas minacataj, kaj kelkaj insulaj specioj formortis, kiel Tyto letocarti. La turstrgioj estas ĉefe noktemaj kaj ne migrantaj; ili loĝas solaj aŭ laŭ paroj.
Oni distingas du genrojn kaj 20 speciojn:
- Tyto - Turstrigo
- Tenebra turstrigo, Tyto tenebricosa
- Plurpunkta turstrigo, Tyto multipunctata
- Minahasa turstrigo, Tyto inexspectata
- Taliabua turstrigo, Tyto nigrobrunnea
- Moluka maskostrigo, Tyto sororcula
- Manusa turstrigo,Tyto manusi
- Ora turstrigo, Tyto aurantia
- Aŭstralia turstrigo, Tyto novaehollandiae
- Sulavesa turstrigo,Tyto rosenbergii
- Madagaskara turstrigo,Tyto soumagnei
- Okcidenta turstrigo, Tyto alba
- Amerika turstrigo, Tyto furcata
- Orienta turstrigo, Tyto javanica
- Andamana turstrigo, Tyto deroepstorffi
- Cindrovizaĝa turstrigo,Tyto glaucops
- Afrika turstrigo,Tyto capensis
- Longkrura turstrigo,Tyto longimembris
- Itombva turstrigo, Tyto prigoginei
- Phodilus
- Sudorienta fodilostrigo, Phodilus badius
- Srilanka fodilostrigo, Phodilus assimilis
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BERNIS, F., DE JUANA, E., DEL HOYO, J., FERNÁNDEZ-CRUZ, M., FERRER, X., SÁEZ-ROYUELA, R. & SARGATAL, J. Nombres en castellano de las aves del mundo recomendados por la Sociedad Española de Ornitología (Quinta parte: Stringiformes, Caprimulgiformes y Apodiformes). Ardeola 47(1), 2000, 123-130.
- Bruce, M. D. (1999): Family Tytonidae (Barn-owls). In: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (eds): Handbook of Birds of the World, Volume 5: Barn-owls to Hummingbirds: 34-75, plates 1-3. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-25-3
- Steadman, David William (2006): Extinction and Biogeography of Tropical Pacific Islands Birds. University of Chicago Press. ISBN 0-226-77142-3.
| ||||||||||||||||||


