The Australian
| The Australian | ||
|---|---|---|
| taggazeto | ||
| Komenco | 1964 vd | |
| Landoj | Aŭstralio vd | |
| Posedata de | News Corp Australia vd | |
| Filioj | The Australian's Review of Books (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
The Australian, ofte simple nomata The Oz, estas nacie distribuita aŭstralia ĉiutaga gazeto publikigita en Sidnejo ekde 1964.
*The Australian* estas la plej vendata nacia gazeto en Aŭstralio, rivalante la komerc-fokusitan *The Australian Financial Review*. Ĝiaj vendoj estas 135 000 ekzempleroj dum la semajno kaj 305 000 sabatojn, sed tio estas sub la nombro de metropolaj ĉiutagaj gazetoj. The Australian estas eldonita de News Corporation (ekde 2013 News Corp) de Rupert Murdoch, kiu ankaŭ posedas la solajn aŭ plej vendatajn ĉiutagajn gazetojn en Sidnejo, Melburno, Brisbano, Adelajdo, Hobarto kaj Darvino.
La gazeto estas politike konservativa, kaj foje estis tagordo-kreanto en aŭstralia politiko. Ties redakcia linio estis mem-priskribita kiel centrisma dekstro. [1][2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Crikey Bias-o-meter: The newspapers (la 26-an de junio 2007). Arkivita el la originalo je la 7-an de oktobro 2018. Alirita la 23-an de decembro 2018 .
- ↑ Mitchell, Chris (la 9-an de marto 2006). The Media Report Arkivigite je 2008-01-17 per la retarkivo Wayback Machine. Australian Broadcasting Company.

