Saltu al enhavo

Svedlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svedlingva Vikipedio
Retadreso sv.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo sveda
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 26-a de novembro 2025
Artikolnombro 2 619 686
Profundeco 18.6
Paĝoj 6 343 171
Redaktoj 58 527 875
Uzantoj 985 020
Aktivaj uzantoj 5 218
Administrantoj 65
Dosieroj 0
vdr

La svedlingva Vikipedio (svede Svenskspråkiga WikipediaSvenska Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la sveda lingvo.

Ĝi estis la tria eldono de Vikipedio: ĝi aperis en majo 2001, samtempe kiel la germanlingva Vikipedio kaj tuj post la anglalingva kaj la katalunlingva Vikipedio.

Komence, la projekto suferis la konkurencon de susning.nu, svedlingva vikio kiu estiĝis en 2001 kaj rapide iĝis la dua plej granda vikio en la mondo. Tamen, en la jaroj 2003-2004 multaj susning-istoj transiris al Vikipedio, kaj en aprilo 2004 oni malpermesis pluan modifadon de la artikoloj en susning.nu al la publiko. La 14-an de januaro 2005 la svedlingva Vikipedio superis susning.nu laŭ kvanto de artikoloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]