Saltu al enhavo

Sons of Anarchy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sons of Anarchy
televida serio
Originala titolo Sons of Anarchy
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida dramserio, crime television series, agada televida serio, thriller television series
Aktoroj Charlie Hunnam • Katey Sagal • Drea de Matteo • Maggie Siff • Ryan Hurst • Ron Perlman • Kim Coates • Johnny Lewis • Tommy Flanagan • Marilyn Manson • William Lucking • Ally Walker • Dayton Callie • Rockmond Dunbar • Adam Arkin • Titus Welliver • Theo Rossi • Walton Goggins • Donal Logue • Mark Boone Junior • Jimmy Smits
Muziko de Bob Thiele Jr.
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 92
Daŭro sen reklamoj 60
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 3 sep. 2008 – 9 dec. 2014
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Sons of Anarchy (Filoj de Anarkio) estas usona krimdrama televidserio, kreita de Kurt Sutter pri la fikcia motorcikla klubo Sons of Anarchy Motorcycle Club Redwood Original (ofte mallongigita kiel SAMCRO aŭ plue vortludita kiel Sam Crow en la serio) situanta en Charming, fikcia urbo en la Valo San Joaquin en Norda Kalifornio, kaj la proksimaj rilatoj inter la bandanoj. La intrigo de la serio estas loze bazita sur la dramo Hamleto de Shakespeare.

La serio atingis ne nur sukceson en spektantaro, sed ankaŭ bonajn recenzojn de kritikistoj, kiuj ĉefe laŭdis la aktoradon de Katey Sagal, kiu ludas Gemma Teller Morrow, la familian matriarkon, kiu gajnis la Premion Oran Globon de 2011 por Plej Bona Aktorino en Televidserio - Dramo pro sia aktorado kaj ricevis kelkajn aliajn premiojn kaj nomumojn.

La serio elsendiĝis ĉe FX de la 3-a de septembro 2008 ĝis la 9-a de decembro 2014. Ĝi finiĝis post sia sepa sezono.[1][2] Ĝi estas unu el la plej sukcesaj serioj de FX.

La serio fokusiĝas al la vivo de la ĉefrolulo Jackson "Jax" Teller (Charlie Hunnam), juna membro kun la rango de vicprezidanto kiu komencas pridubi siajn proprajn agojn kaj tiujn de sia klubo. Dum la plej granda parto de sia rakonta arko, Jax povas esti konsiderata kontraŭheroo, kvankam li ĉiutage pli proksimiĝas al mallumo.

En novembro 2016, FX anoncis la kromproduktan serion, Mayans M.C., kiu estis elsendita de 2018 ĝis 2023.[3][4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rose, Lacey, "'Sons of Anarchy' Renewed for Two Seasons, Creator Kurt Sutter Inks First Overall Deal (Exclusive)", The Hollywood Reporter, February 3, 2012.
  2. . Sons of Anarchy's Kurt Sutter Says 'Discussions Are Happening' About Spinoff (November 13, 2013). Arkivita el la originalo je October 2, 2019. Alirita October 2, 2019 .
  3. . Sons of Anarchy Spinoff Now Officially Being Developed. Movie News Guide (November 5, 2016). Arkivita el la originalo je 6 November 2016. Alirita 23 August 2020 .
  4. . 'Mayans M.C.' Sets Premiere For Fifth & Final Season; Teaser Trailer Drops (March 30, 2023). Alirita March 30, 2023 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]