Saltu al enhavo

Rozbrusta ringopapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozbrusta ringopapago
Ino (maldekstre) kaj masklo (dekstre)
Ino (maldekstre) kaj masklo (dekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Papagoformaj, Psittaciformes
Familio: Psitakuledoj, Psittaculidae
Tribo: Psittaculini
Genro: Psittacula
Specio: Rozbrusta ringopapago, P. alexandri
Psittacula alexandri
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Laŭ subspecioj
Laŭ subspecioj
Laŭ subspecioj
Sinonimoj

Psittacus alexandri Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rozbrusta ringopapagoRuĝbrusta ringopapago (latine Psittacula alexandri) estas mezgranda papago de la genro Psittacula de la Psitakuledoj, indiĝena de Sudorienta Azio. Ĝi estas inter la plej disvastigataj specioj de la genro kaj estas ankaŭ la specio kun la plej vasta geografia variado. Ĝi estas facile identigebla pro la granda ruĝa makulo sur sia brusto. Alternativa nomo estas la liphara papago depende de la subspecio. La plej multaj el la subspecioj estas limigitaj al etaj insuloj aŭ aro da insuloj en Indonezio. Unu subspecio troveblas en la Andamanoj, kaj unu subspecio troveblas en kontinenta Sudorienta Azio kaj parte etendiĝas al nordorientaj partoj de Sudazio laŭlonge de la promontoroj de Himalajo. Kelkaj el la insulaj rasoj povas esti minacataj de la komerco de naturaj birdoj. La nomiga raso, kiu troveblas en Javo, estas proksima al formorto.

Naturaj populacioj de ĉi tiu specio nun establis sin en urboj kiel Mumbajo kaj Singapuro. Malgrandaj nombroj troviĝas en aliaj urboj kiel Ĉenajo kaj Bengaluro en Barato.

Ino, Bangladeŝo

Temas pri buntkolora papago kun seksa duformismo. La plej distinga trajto estas la beko, tutnigra ĉe inoj kaj brilruĝa en supra makzelo kaj flaveca en tiu malsupra. Ambaŭ seksoj havas grizecan kapon, pli bluecan en frunto kaj vangoj, kaj violecan en supra nuko, dum la malsupra nuko estas brile helverda. Ambaŭ seksoj havas nigregajn gorĝon kaj fajnan strion de okulo ĝis okulo tra bridoj. La bvrusto estas ruĝecrozkolora, dum la ventro estas helverdaj, same kiel la ceteraj malsupraj partoj. La flugiloj estas malhelverdaj kun pli flavecaj flugilkovriloj. Ĉiuj koloroj estas pli brilaj ĉe maskloj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Rozbrusta ringopapago estis formale priskribita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la 10a eldono de sia verko Systema Naturae. Li metis ĝin kiun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la dunoman nomon Psittacus alexandri.[1] La tipa loko estas la insulo Javo.[2]

La Rozbrusta ringopapago estas nun metita en la genron Psittacula, kiun enkondukis en 1800 la franca natursciencisto Georges Cuvier.[3][4] La genronomo estas diminutivo de la Latina vorto psittacus por "papago". La specia epiteto alexandri rilatas al Aleksandro la Granda kies soldatoj enkondukis papagetojn en Grekio.[5]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis ok subspeciojn:[4]

  • P. a. fasciata (Müller, PLS, 1776) – norda Barato ĝis suda Ĉinio kaj Hindoĉinio
  • P. a. abbotti (Oberholser, 1919) – Andamanoj
  • P. a. cala (Oberholser, 1912) – Simeulue (okcidente de norda Sumatro)
  • P. a. major (Richmond, 1902) – insuloj Lasia kaj Babi (okcidente de norda Sumatro)
  • P. a. perionca (Oberholser, 1912) – Nias (okcidente de norda Sumatro)
  • P. a. alexandri (Linnaeus, 1758) – Java, Bali kaj suda Borneo
  • P. a. dammermani Chasen & Kloss, 1932 – insuloj Karimunjawa (nordo de centra Javo)
  • P. a. kangeanensis Hoogerwerf, 1962 – insuloj Kangea (nordo de Bali)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  2. (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  3. Cuvier, Georges. (1800) Leçons d'Anatomie Comparée 1 (france). Baudouin.
  4. 4,0 4,1 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 21a de Marto 2022 .
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 321 kaj 41. ISBN 978-1-4081-2501-4.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, (ISBN 0-691-04910-6)
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliott, Jordi Sargatal (eld.): Handbook of the Birds of the World. Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions, Barcelona, 1997. ISBN 8487334229
  • Joseph Michael Forshaw: Parrots of the World - An Identification Guide. Princeton University Press, Princeton 2006, ISBN 978-0-691-09251-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]