Saltu al enhavo

Provinco Mari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Mari
provinco de Turkmenio [+]

LandoTurkmenio

ĈefurboMary
- koordinatoj37° N, 62° O (mapo)3762Koordinatoj: 37° N, 62° O (mapo) [+]
Akvokolektejo87 150 km² (8 715 000 ha) [+]
Areo87 150 km² (8 715 000 ha) [+]
Loĝantaro1 613 386 [+] (2022)

ISO 3166-2TM-M

Provinco Mari (Turkmenio)
Provinco Mari (Turkmenio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Mary Province [+]
vdr

La provinco Mari (turkmene Mary welaýaty, cirile: Мары велаяты) estas unu el la 5 provincoj de Turkmenio. Ĝi situas en la sudoriento de la lando, ĉe la landlimo kun Afganio. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Maro - la ĉefurbo havas esperantan nomon akorde laŭ la esperantlingva Poŝatlaso de la mondo de 1971, kaj surbaze de tiu referenco ankoraŭ pripenseblas nomi ankaŭ la provincon "Maro", ĉar por la simpla latinliterigo de la nomformo de la cirila alfabeto alporti ekstervikipedian esperantan referencon estos malfacile (la turkmena nun precipe skribiĝas latinlitere, kaj en tiu alfabeto la nacilingva nomo estas Mary kun ipsilono). La nuna provinco kovras areon de 87.000 kvadrataj kilometroj kaj havas iom pli ol 1 600 000 loĝantojn - tute konkrete, laŭ la censo de 2022 temis pri 1 613 386.

La industrio de la regiono inkluzivas eluzon de tergaso, generadon de elektra energio kaj produktadon de kemiaĵoj.