Principea orelstrigo
Fotaro de Principea orelstrigo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Otus bikegila (Melo et al., 2022) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Principea orelstrigo (Otus bikegila, laŭ kio Bikegila orelstrigo) estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Otus. Ĝi troviĝas kiel endemio en insulo Principeo de Santomeo kaj Principeo, insullando en la Golfo de Gvineo ĉe la marbordo de Okcidenta Afriko.
Populacio
[redakti | redakti fonton]Unue rimarkita pro sia distinga nokta krio, ĝi estis formale priskribita en 2022.[1][2] La unuaj registroj pri suspektoj pri ĝia ekzisto estas de 1928.[3] Konsiderante ĝiajn malaltajn populacinombrojn kaj etan teritorion, esploristoj petis al IUCN deklari ĝin Draste endanĝerigita,[4] kaj ĉi tiu statuso estis havigita en 2023.[5]
Ĝia distribuo estas limigita al indiĝenaj arbaroj kie homa agado estas malalta[4] — fakte, ĝia teritorio estas tute ene de protektita areo, la Natura Parko Príncipe Obô[3] — kaj ĝi ŝajnas preferi pli grandajn arbojn.[4]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Ĝi manĝas insektojn.[4] Ĝiaj predantoj estas la Mona simio kaj la nigra rato.[4]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La krio de la birdo estas priskribita kiel "tuu", ripetata rapide, kelkfoje duete. La birdoj komencas krii preskaŭ tuj kiam malheliĝas.[6] Alia el ĝiaj krioj estas "kateca" kaj povas ekzisti aŭ izole aŭ ripetate.[3] Duetoj estas oftaj; inoj krias je pli alta tonalto.[3]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La latina nomo de la strigo estis donita honore al la parkogardisto kaj iama papagokolektisto Ceciliano "Bikegila" do Bom Jesus.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2022) “A new species of scops-owl (Aves, Strigiformes, Strigidae, Otus) from Príncipe Island (Gulf of Guinea, Africa) and novel insights into the systematic affinities within Otus”, ZooKeys (1126), p. 1–54. doi:10.3897/zookeys.1126.87635. Bibkodo:2022ZooK.1126....1M.
- ↑ "New owl species found—and it has a haunting screech", National Geographic, 31a de Oktobro 2022.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Freitas, Bárbara; Bas, Yves; Robert, Aloïs; Doutrelant, Claire; Melo, Martim (2022-10-31). "Passive Acoustic Monitoring in difficult terrains: the case of the Principe Scops-Owl". doi:10.31219/osf.io/mfubj
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 (2022-10-31) “The recently discovered Principe Scops-owl is highly threatened: distribution, habitat associations, and population estimates”, Bird Conservation International 33. doi:10.1017/s0959270922000429.
- ↑ BirdLife International. (2023). “Otus bikegila”, IUCN Red List of Threatened Species 2023. doi:10.2305/IUCN.UK.2023-1.RLTS.T230025085A231652448.en. Alirita 6a de Decembro 2024..
- ↑ 6,0 6,1 Pensoft Publishers (31a de Oktobro, 2022). "New species of owl discovered in the rainforests of Príncipe Island, Central Africa" (Press release). Alirita la 1an de Novembro, 2022.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


