Saltu al enhavo

Bandamara pito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pitta vigorsii)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bandamara pito
Plenkreskulo en la Tanimbaraj Insuloj
Plenkreskulo en la Tanimbaraj Insuloj
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pittidae - pitedoj
Genro: Pitta - pito
Specio: P. vigorsii - bandamara pito
Pitta vigorsii
Gould, J 1838
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

Unutipa

Sinonimoj

Pitta elegans vigorsii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La bandamara pito[1] (latine Pitta vigorsii) estas unutipa birdospecio el la familio de pitedoj. Ĝi estas endemia de pluraj insuloj en la Banda maro en Indonezio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

La bandamara pito antaŭe estis konsiderata kiel subspecio de la eleganta pito, sed de 2020, surbaze de bioakustikaj pruvoj, kompletigitaj per plumaraj diferencoj, ĝi estas agnoskita kiel aparta specio[3].

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La scienca genra nomo Pitta estas latina transskribo fare de Vieillot de telugua nomo signifanta "birdeto"[3].

La specia epiteto vigorsii estis donita omaĝe al la irlanda zoologo Nicholas Aylward Vigors[3].

Ĝi estas bunta birdo, kun nigra kapo, blankaj superokula strio kaj gorĝo, flavaj brusto kaj flankoj, ruĝa pugareo kun nigreca centra ventra zono, kaj malhelverdaj supraj partoj kun hele turkisbluaj ŝultraj bendoj kaj grizeca supra vosto. Estas nigra beko kaj helaj kornokoloraj kruroj.

Disvastiĝo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La bandamara pito reproduktiĝas sur kelkaj etaj kaj sufiĉe disaj insularoj tra la Banda maro, precipe Tukangbesi, Banda, Watubela, Tayandu, Kai, Babar, Damar, kaj Tanimbaroj[3].

Tiu specio vivas en subtropikaj aŭ tropikaj humidaj ebenaĵaj arbaroj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
  2. AviList v2025, konsultita la 31-an de jan. 2026.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Birds of the World, Banda Sea Pitta.