Saltu al enhavo

Pitedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pitedoj
Kapuĉa pito (Pitta sordida) en Tajlando
Kapuĉa pito (Pitta sordida) en Tajlando
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pittidae - pitedoj
Swainson, WJ, 1831
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pitedoj[1] (latine Pittidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ĝi enhavas 46 speciojn en 3 genroj. La tipa genro de tiu familio estas Pitta, esperantigita "pito", sed ĝeneralige ĉiuj pitedoj estas nomataj "pito"[1].

Pitoj estas malgrandaj, kurtvostaj kaj turdo-similaj arbarloĝantoj kun bunta plumaro. El ĉiuj specioj kelkaj montras fortan seksan duformismon, dum ĉe aliaj specioj la seksoj havas la saman aspekton.

Ina rufnuka pito (Hydrornis oatesi) en Tajlando
Maskla malajzia pito (Hydrornis irena) en Tajlando
Maskla blua pito (Hydrornis cyaneus) en Tajlando

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo Pittidae venas el la genro Pitta, kiu estas latina transskribo fare de Vieillot de telugua nomo signifanta "birdeto"[3].

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

La familio de pitedoj estas precipe orientalisa (26 specioj) kaj aŭstralazia (18 specioj). Nur du specioj apartenas al la afrotropisa ekozono.

Pitoj konstruas grandajn ovalajn aŭ kupoloformajn nestojn en pendantaj branĉoj aŭ en arbustoj. Ĉiu nesto entenas du ĝis sep brile blankajn aŭ okraj ovojn kun rufaj ĝis purpurkoloraj ŝprucmakuloj kaj punktoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Ornitologia taksonomio.
  2. AviList v2025, konsultita la 24-an de jan. 2026.
  3. Birds of the World, Indian Pitta.