Saltu al enhavo

Peter Gabriel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Gabriel
Persona informo
Peter Gabriel
Naskonomo Peter Brian Gabriel
Naskiĝo 13-an de februaro 1950 (1950-02-13) (76-jaraĝa)
en Chobham
Lingvoj angla germana vd
Loĝloko Box Somerset vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Charterhouse School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Peter Gabriel
Familio
Patro Ralph Parton Gabriel (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Edith Irene Allen (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Meabh Flynn (en) Traduki (2002)
Jill Georgina Moore (en) Traduki (19711987) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Sinéad O'Connor (mul) Traduki
Rosanna Arquette (19881992) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Melanie Gabriel (en) Traduki
 ( Jill Georgina Moore (en) Traduki)
Isaac Ralph Gabriel (mul) Traduki
 ( Meabh Flynn (en) Traduki)
Anna Marie Gabriel (en) Traduki
 ( Jill Georgina Moore (en) Traduki)
Luc Gabriel (en) Traduki
 ( Meabh Flynn (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kantisto televida aktoro filmaktoro aktoro komponisto poeto filma scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1967– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Peter Gabriel dum koncerto en Germanio en 2004.

Peter Brian Gabriel (naskiĝinta la 13an de februaro 1950) estas angla kantisto, muzikisto, kaj kantokomponisto kiu famiĝis ĉefe kiel ĉefa voĉisto (ĉefkantisto) kaj flutisto de la grupo de progresiva roko Genesis.[1] Post eliro el Genesis, Gabriel eniris sukcesan soloan karieron. Lia albumo de 1986 album, So, estis lia plej komerce sukcesa, kaj la plej sukcesa kanto de la albumo, nome "Sledgehammer", akiris premion MTV Awards en 1987, kaj tiu kanto estis la plej ludata muzikfilmeto en la historio de tiu stacio.

Pli ĵuse, Gabriel dediĉis sin al produktado kaj helpo de mondmuziko (ekzemple pere de WOMAD) kaj al pionirado de cifereca distribuado de muziko. Li engaĝiĝis ankaŭ en diversaj humanitaraj kampanjoj. Gabriel ricevis diversajn muzikpremiojn laŭlonge de sia kariero, inkluzive de tri britaj premioj, ses Grammy-premioj, 13 MTV Video Music Awards kaj en 2007 la BMI Ikono ĉe la 57-jara BMI London Awards pro sia “influo sur generacioj de muzikistoj”[2][3].

Peter Gabriel estis la unua okcidenta kantisto kiu metis afrikajn artistojn samnivele kiel li mem kaj sen li tiuj artistoj neniam akirintus la konatecon kiun ili nun posedas en la okcidenta mondo[4].

  • Peter Gabriel 1 (Car) (1977)
  • Peter Gabriel 2 (Scratch) (1978)
  • Peter Gabriel 3 (Melt) (1980) / Ein deutsches Album (1980)
  • Peter Gabriel 4 (Security) (1982) / Deutsches Album (1982)
  • Birdy (1985)
  • So (1986)
  • Passion: Music for The Last Temptation of Christ (1989)
  • Us (1992)
  • OVO (2000)
  • Long Walk Home: Music from the Rabbit-Proof Fence (2002)
  • Up (2002)
  • Scratch My Back (2010)
  • New Blood (2011)
  • i/o (2023)
  • o/i (2026)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Peter Gabriel Biography Arkivigite je 2011-08-25 per la retarkivo Wayback Machine PeterGabriel.com
  2. Peter Gabriel Receives Top Honor at BMI London Awards. bmi.com. Alirita 2010-10-13 .
  3. Past Winners: Peter Gabriel Grammy.com. Konsultita la 24an de novembro 2011
  4. (de) Biografio Angelique Kidjo, Laut.de