Papua akcipitrostrigo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Uroglaux dimorpha (Salvadori, 1874) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Papua akcipitrostrigo aŭ Papua bubuko[1] (Uroglaux dimorpha) estas genro kaj specio de strigoformaj birdoj el la familio Strigedoj, kiu enhavas proksime 133 diversajn speciojn de strigoj. Ĝi estas mezgranda, eleganta strigo kun proporcie malgranda kapo, longa vosto, kaj mallongaj, rondetaj flugiloj. Ĝia blanka vizaĝdisko estas malgranda kaj neklara, kun nigraj strioj, kaj blankaj brovoj. Ĝi havas sablokolorajn suprajn partojn kaj striecajn nigrajn kaj brunajn subajn partojn. Ĝiaj okuloj estas brilflavaj, kaj ĝi havas grizan ĝis nigran bekon. La masklo estas pli granda ol la ino, kio estas nekutima inter strigoj.[2]
Kvankam ĝenerale trovita en pluvarbaroj de malaltaj teroj aŭ galeriaj arbaroj en malaltebena savano, la Papua akcipitrostrigo estas foje trovita ĉe altecoj de ĝis 1,500 m super marnivelo.[3] Ĝi verŝajne estas loĝanta specio en sia limigita teritorio, Nov-Gvineo.
Oni ne scias multe pri la statuso de tiu specio, ĉar nesufiĉaj datumoj ekzistas por kvantigi ĝian populacion.[3] Ĝi malofte vidiĝas, kaj povas esti minacata pro senarbarigo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Distingenda disde la Papua bubuko (Ninox theomacha)
- ↑ Duncan, James R.. (2003) Owls of the World: Their Lives, Behavior and Survival. Richmond Hill, Ontario: Firefly Books. ISBN 1-55297-845-1.
- ↑ 3,0 3,1 BirdLife International (2017). “Uroglaux dimorpha”, IUCN Red List of Threatened Species 2017. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22689490A118392665.en. Alirita 13a de Novembro 2021..
- König, Claus; Weick, Friedhelm & Becking, Jan-Hendrik (1999): Owls: A guide to the owls of the world. Yale University Press, New Haven. (ISBN 0-300-07920-6)
- Duncan, James R. (2003) Owls of the World: Their Lives, Behavior and Survival. Firefly Books
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


