Pacienco

Pacienco laŭ PIV estas:
- Virto de tiu, kiu rezignacie kaj trankvile eltenas malbonon.
- Eco de tiu, kiu kviete atendas iun, ion malfruiĝantan.
- Eco de tiu, kiun ne lacigas la longeco kaj malfacileco de ties laborado.
Iel tiu eco estas konsiderata ero de karaktero kiu efikas por sukcese atingi celojn. Male malpacienco estas ofte kaŭzo de malsukceso, ĉar urĝe pelata agado kutime malsukcesas pro manko de zorgemo.
La pacienco estas kapablo kiu permesas kelkajn homedojn (Bonoboj kaj Homoj) elteni malfacilaĵojn. Tiele tiu kiu spertas paciencon plifortiĝas iom post iom, dum fortuloj scipovas esti ĉiam pacienculoj.
Pacienco estas, tra la mondo kaj kredoj, esenca kvalito postulata por ĉiu, kiu aspiras al saĝo kaj estas konsiderata virto: ĝi estas morala valoro. La komuna sento de pacienco respondas al realaĵo, kiu estas distinginda de spirita pacienco, esenca elemento de multaj kredoj.
En la Biblio estas la espero fida en la liberiga interveno de Dio; kristana pacienco signifas, tiele, persevero en espero. Malo estas kolero.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas (5) pluraj proverboj pri paciecnco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ Laboro kaj pacienco kondukas al potenco. ”

„ Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-21 .