Ofico
Ofico[1] estas okupo aŭ profesio, plej ofte plenumanta administrajn servojn, ekz-e en registaro, organizaĵo aŭ entrepreno. Tiu kiu profesie havas oficon estas oficisto kaj ofte laboras en oficejo.
Tradicie, en industria entrepreno, oni strikte distingis la dungitojn inter oficistoj (farantaj intelektan laboron, en oficejo/kontoro, kutime el la meza klaso) kaj laboristoj (farantaj korpan laboron, en fabrikoj kaj simile, kutime el la laborista klaso). La du grupoj tre malsamis rilate socian statusn, pagon, laborkondiĉojn kaj eĉ laborvestojn – pro tio la anglaj esprimoj white collar ("blanka kolumo") resp. blue collar ("blua kolumo") worker pri respektive oficistoj kaj laboristoj. La distingo nun ne plu estas tiel akra, sed ankaŭ hodiaŭ profesioj konsiderataj "kaplaboristaj" respektive "manlaboristaj" havas malsamajn sociajn statuson kaj laborkondiĉojn.
Proverboj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj (12) proverboj pri ofico en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

„ Amikeco aparte, ofico aparte. ” 
„ Dio donis oficon, Dio donas kapablon. ” 
„ Plenumita via ofico, nun pasis via vico! ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ PIV: Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servado
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-02 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Funkcio, Funkciulo
- Komerca administrado
- Laborloko
- Oficejo
- es:Oficio (profesión)
- Posteno, rolo, servo
- Profesio