Saltu al enhavo

Natura haveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natura haveno
haveno
vdr
Viveca ekzemplo de natura haveno estas la Gdanska Golfo ĉe la Balta Maro.
La haveno Kaipara (d:Q1721483), Nov-Zelando, kun sia ampleksa reto de enirejoj, ankaŭ formas bonan naturan havenon.

Natura haveno estas ne-artefarita haveno kun ŝirmita loko.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Geografie temas pri fendo en marbordo, kiel ekzemple golfo, golfeto, estuaro, fjordo, ktp., permesante al ŝipoj albordiĝi kaj trovi ŝirmon. La enakveco (d:Q244777) kaj dimensioj de la natura haveno, kiuj ebligas manovradon (albordiĝo, malantaŭeniro, ktp.), determinos la grandecon de ŝipoj, kiuj povas uzi ĝin.

Natura haveno povas esti parte aŭ eĉ tute artefaritigita poste; ĝi kontraŭas havenojn konstruitajn el nenio, ĉu per kreado de dokoj per dragado kaj elfosado de la marbordo, ĉu per konstruado de digoj kaj ĝetoj antaŭ ĝi.

Historie, naturaj havenoj estis gravaj, ĉar artefaritan protekton kiel ekzemple ĝetojn malfacilis konstrui. Multaj el la gravaj havenurboj de la mondo situas en nature protektitaj lokoj, kiel ekzemple en riveroj proksime de iliaj elfluejoj, en markoloj, insularoj aŭ en ŝirmitaj golfoj.

Kelkaj ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj plej gravaj kaj elstaraj ekzemploj estas

Nordameriko

[redakti | redakti fonton]

Sudameriko

[redakti | redakti fonton]