Nacikatolikismo

Nacikatolikismo (en hispana nacionalcatolicismo)[1] estas la nomo per kiu oni konas unu de la ideologiaj identigiloj de la frankismo, nome la diktatura reĝimo per kiu Francisco Franco regis Hispanion inter 1939 kaj 1975, kun kelkaj paraleloj kun tiuj de la portugala "Estado Novo" dum la aŭtoritatisma, katolika kaj korporaciisma de Antonio de Oliveira Salazar inter 1933 kaj 1974 aŭ de la katolika diktatoro Ante Pavelić (1941-1945) en la Kroatio okupaciita de nazismo.
Oni atribuas al la sevila pastro José María González Ruiz la inventon de la termino kiam en intervjuo de franca gazeto faris vortoludon ironie inter nacisindikatismo, kiu estis la oficiala nomo de la ideologio de la frankisma reĝimo, kaj nacisocialismo germana. La termino akiris sciencan karakteron kiam la historiisto kaj jezuita Alfonso Álvarez Bolado dediĉis al tiu temo kelkajn artikolojn kiuj estis kompilitaj en libro publikigita en 1976 fare de la eldonejo de la gazeto Cuadernos para el Diálogo kun la titolo El experimento del nacionalcatolicismo, 1939-1975.[2] Siaflanke, A. Botti konsideras, ke la termino eble estis jam stampita dum la Hispana Enlanda Milito fare de la «ideologiistoj de la katolika falangismo», sed li rekonas, ke ties origino «restas ankoraŭ nepreciza kaj ties uzado estis malforta ĝis komenco de la 1960-aj jaroj».[3]
Pri la frankisma diktaturo, oni tendencis al akirado de ne nur «identigon inter katolikismo kaj hispana nacio», sed ankaŭ oni baraktis por «establi identecon inter katolika religio kaj preciza politika reĝimo, subkomprenante, ke nur frankismo reprezentas la hispnan nacion, ekskludante tiujn kiuj formis la "kontraŭ-Hispanio"».[4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ nacionalcatolicismo en la vortaro de la RAE
- ↑ Raguer, 2012, p. 547. "En esencia, el nacionalcatolicismo español consiste en que todo buen español ha de ser católico, apostólico y romano y, recíprocamente, todo católico español ha de ser buen español, pero identificando el españolismo con el franquismo"
- ↑ Botti, 1992, p. 151.
- ↑ Rodríguez Jiménez, 1997, p. 264.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Botti, Alfonso (1992). Cielo y dinero. El nacionalcatolicismo en España (1881-1975) [Nazionalcattolicesimo e Spagna nuova (1881–1975)]. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-2717-8.
- Payne, Stanley G., El primer franquismo, 1939–1959. Los años de la autarquía, Madrid, Temas de Hoy, 1999 ISBN 84-7679-325-1
- Raguer, Hilari (2012). «El nacionalcatolicismo». En Ángel Viñas, eld. En el combate por la historia. La República, la guerra civil, el franquismo. Barcelona: Pasado y Presente. pp. 547-553. ISBN 978-84-939143-9-4.
- Rodríguez Jiménez, José Luis (1997). La extrema derecha española en el siglo XX. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-2887-5.