Mezameriko
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Centra Ameriko. |

| Mezameriko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Mondregiono | |||||
| |||||
| Lando | Centra Ameriko | ||||
| - koordinatoj | 16° 0′ 0″ N, 93° 0′ 0″ U (mapo)16-93Koordinatoj: 16° 0′ 0″ N, 93° 0′ 0″ U (mapo) | ||||
![]() |
|||||
| Mezameriko | |||||

Mezameriko (aŭ Mezamerika civilizo) estas historia kultura regiono situanta en granda parto de nuntempa Meksiko, Gvatemalo, Belizo, Salvadoro kaj Kostariko, kies indiĝenaj kulturoj havas plurajn komunajn ecojn. La plej famaj mezamerikaj kulturoj estis la olmekoj, toltekoj, meŝikoj kaj majaoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Topografio
[redakti | redakti fonton]Mezameriko etendiĝas de norda limo en la nord-meksika dezerto ĝis suda limo en la tropikaj arbaroj de Kostariko. La klimato ene de tiuj limoj variegas. Gravan rolon en la geografio de ĉi tiu regiono havas montaroj, inter kiuj la plej grandaj estas Suda Patrinmontaro, Okcidenta Patrinmontaro kaj Orienta Patrinmontaro.
La plej gravaj geografiaj areoj
[redakti | redakti fonton]Influo al historia evoluo
[redakti | redakti fonton]Lingvaj familioj
[redakti | redakti fonton]Majalingvaj popoloj
[redakti | redakti fonton]Naŭalingvaj popoloj
[redakti | redakti fonton]Otomi-mangealingvaj popoloj
[redakti | redakti fonton]Alialingvaj popoloj
[redakti | redakti fonton]Kronologio
[redakti | redakti fonton]Enveno de homo kaj prahistorio
[redakti | redakti fonton]La agrikulturo inventiĝis tre frue en Mezameriko. Verŝajne la unua kultivaĵo evoluigita en la regiono estis la kukurbo(Cucurbita pepo), kiu aperas en materialoj devenintaj de la fino de la cenolitiko (antaŭ proksimume 6200 jaroj). Ĝin sekvis la evoluigo de la maizo (Zea mays), la fazeolo (Phaseolus vulgaris) kaj la kapsiko (Capsicum annuum), kiuj aperis por la unua fojo dum la sekvaj 2000 jaroj en lokoj tiel malproksimaj unu de la alia kiel Cueva de la Perra (Tamaŭlipaso) kaj la valo de Tehuacán en Pueblo.[1]
Antaŭklasika periodo
[redakti | redakti fonton]
La plena malnomadiĝo okazis en longa procezo komencita ekde la 26-a jarcento a.K., bazita sur la agrikultura ekonomio. Oni difinas la komencon de la mezamerika civilizo per la apero de ceramiko, kies plej antikvaj restaĵoj ŝajne venas de Puerto Marqués (en la marbordo de Gerero, 26-a jarcento a.K.)[2] kaj la fazo Purrón en la Valo de Tehuacán (centra Meksiko, 24-a jarcento a.K.).[3] Iuj fakuloj tamen disputas pri la valideco de tiuj ceramikaj trovaĵoj.[4][5] Ilia frueco kaj koncentriĝo en malmultaj lokoj opiniigas kelkajn aŭtorojn, ke ilia apero ŝuldiĝas al rilato inter la plej fruaj mezamerikanoj kaj popoloj de la marbordo de Ekvadoro.[6]
Ĉi tiu artikolo sekvas kronologion, kiu dividas, la antaŭklasikan periodon en tri grandajn etapojn: Fruan Antaŭklasikan (25-a ĝis 12-a jarcento a.K.), Mezan Antaŭklasikan (12-a ĝis 4-a jarcento a.K.) kaj Malfruan Antaŭklasikan (4-a ĝis 2-a jarcento a.K.).[7] Dum la Frua Antaŭklasika etapo, la ceramiko ĝeneraliĝis tra la regiono, la agrikulturo de maizo kaj aliaj ĝardenplantoj firmiĝis, kaj komenciĝis socia distavoliĝado, kiu finiĝis per la apero de la unuaj distavoliĝintaj socioj apud la bordo de la Golfo de Meksiko kaj la gvatemala Pacifiko. La Kulturo Capacha estis grava motoro de la mezamerika civiliziĝo, kaj ĝia ceramiko atingis vastan uzadon.

Ĉirkaŭ la jaro 1500 a. K., la okcidentaj kulturoj eniris malprogresan fazon kaj asimiliĝas en la popolojn, kun kiuj ili estis rilatintaj. Tiel potenciĝis Tlatilco en la Valo de Meksiko kaj la olmeka kulturo apud la Golfo. Tlatilco estis unu el la precipaj mezamerikaj loĝlokoj de la epoko. Ĝi specialiĝis pri la ekspluatado de Lago Teŝkoko kaj maiza agrikulturo. Iuj fakuloj supozas, ke Tlatilco fondiĝis kaj loĝiĝis de la prauloj de la modernaj otomioj. Aliflanke, la olmekoj eniris progresan fazon, en kiu ili konstruis la unuajn monumentajn arkitekturaĵojn ĉe La Venta (d) kaj San Lorenzo. La olmekoj interŝanĝadis tropikajn produktojn de sia kerna regiono kaj regis la mineralejojn de Gerero kaj Moreloso, kie ili fondis diversajn enklavojn kiel Teopantecuanitlán kaj Atlihuayán. Ili sentigis sian kulturan influon en Yaruma (Honduro), Nicoya (Kostariko) kaj la tuta Majaujo. Inter la sudorientaj kaj oaĥakaj najbaroj de la olmekoj, ili kontribuis al la plej fruaj kulturaj fazoj de Kaminaljuyu kaj San José Mogote. Ĉi-lasta cedis la ĉefecon en la oaĥaka altebenejo al Monte Albán fine de la meza antaŭklasika periodo. Samepoke en Baĥio floris la kulturo de Chupícuaro dum apud la Golfo la olmekoj komencis malkreski.
Inter la kulturaj mejloŝtonoj de la meza antaŭklasika epoko estas la evoluigo de la plej fruaj skribosistemoj kaj la dudekuma nombrosistemo en la olmeka kerna areo kaj Monte Albán. Dum tiu periodo la mezamerikaj socioj estis distavoliĝintaj. La ligoj inter centroj de povo estis permesintaj la firmiĝon de regionaj elitoj, kiuj regis la ekspluatadon de resursoj kaj la laboradon de la kamparanaj klasoj. La sociaj distingoj baziĝis sur la posedo de certaj teknikaj scioj, ekzemple pri astronomio, skribado kaj komerco. Ankaŭ en la meza antaŭklasiko ekis la urbiĝado, kiu difinis la sociojn de la Klasika Periodo. Iuj loĝlokoj, kiel Tlatilco, Monte Albán kaj Cuicuilco, floradis en la lasta etapo de la Antaŭklasika, dum la olmekaj malgrandiĝis kaj ĉesis protagonisti en la areo.
Fine de la Antaŭklasika Periodo, la politika kaj komerca hegemeonio de la regiono transiris al la loĝlokoj situantaj en la Valo de Meksiko. Ĉirkaŭ Lago Teŝkoko ekzistis diversaj vilaĝoj, kiuj fine fariĝis veraj urboj, kiel la menciitaj Tlatilco kaj Cuicuilco. Tlatilco situis apud la norda lagbordo, dum Cuicuilco staris sur la bazo de la montaro de Ajusco. Tlatilco forte rilatadis kun la okcidentaj kulturoj, dum Cuicuilco regis la komercon kun Majaujo, Oaĥako kaj la golfa marbordo. La rivaleco inter ili finiĝis per malprosperiĝo de Tlatilco. Aliloke, nome en Monte Albán en Oaĥako, la zapotekoj komencis kulturan evoluon sendependan de la olmekoj, reformante la elementojn de tiu kulturo kaj akirante proprajn ecojn. En la gvatemala altebenejo Kaminaljuyu antaŭeniris en la direkton de la estonta klasika majaa kulturo, kvankam ligoj kun la centro kaj la Golfo markis la vojojn de la komenco de ĝia kulturo. En ĉiuj regionoj de Mezameriko krom la okcidento, kie enradikiĝis la Ŝaktotomba Tradicio, la urboj plibuntiĝis per monumentaj konstruaĵoj en mirige malsimplaj urboplanoj. Tiudataj estas la ronda piramido de Cuicuilco, la centra placo de Monte Albán kaj la Piramido de la Luno en Teotivakano.
Ĉirkaŭ la jaro 1, Cuicuilco estis malaperinta kaj la hegemonio de la Valo de Meksiko estis transirinta al Teotivakano, la Diiĝejo. Dum la du komencaj jarcentoj de la kristana erao tiu urbo iĝis la plej granda urbo de Mezameriko kaj ĝia precipa politika, ekonomia kaj kultura centro, kaj restis tia dum la sekvaj sep jarcentoj.
Olmekoj
[redakti | redakti fonton]
Dum multaj jaroj oni rigardis la olmekan kulturon kiel la patrinan kulturon de Mezameriko pro ĝia influego al la tuta regiono. Tamen laŭ pli novaj perspektivoj ĝi konsideriĝas kiel proceso, al kiuj ĉiuj tiamaj popoloj kontribuis, sed kiu efektiviĝis ĉe la marbordoj de Verakruco kaj Tabasko. La etna identeco de la olmekoj ankoraŭ diskutiĝas. La arkeologoj kaj antropologoj supozas ke ili eble estis popolo parolanta otomi-mangean lingvon, aŭ pli verŝajne praularo de la zokoj, kiuj nuntempe vivas en la nordo de Ĉiapaso kaj Oaĥako. Laŭ ĉi tiu hipotezo, la zokaj grupoj migris suden post la ruiniĝo de la ĉefaj loĝlokoj sur la golfa ebenejo. Ĉiuokaze, la olmekaj kulturanoj surlokiĝis pli-malpli ok mil jarojn a.K., kvazaŭ kojno disigantaj la rubandon de pramajaaj popoloj loĝantaj apud la bordo; tio klarigus la nunan disecon de la vaŝtekoj de norda Verakruco kaj la ceteraj majaaj popoloj, kiuj loĝas en Jukatano kaj Gvatemalo.

La olmeka kulturo rolas mejloŝtone en la mezamerika historio, ĉar pluraj regiondifinaj karakteroj aperis kun ĝi. Citeblas interalie la ŝtata regosistemo, la du kalendaroj (260-taga rita kaj 365-taga civila), la unua skribosistemo, la urba planado kaj la pluretneco de mezamerikaj populacioj. La evoluo de tiu kulturo komenciĝis ĉirkaŭ la 14-a jarcento a.K., sed firmiĝis nur en la 12-a. Ĝiaj plej gravaj trovitaj urboj estis La Venta, kie oni trovis la kolosajn kapojn, San Lorenzo kaj Tres Zapotes en la kerna areo. Tamen multaj trovejoj tra la tuta Mezameriko prezentas indikojn de olmeka okupo, precipe en la baseno de la rivero Balsas, kie Teopantecuanitlán situas. Tiu arkeologiejo enigme datiĝas plurajn jarcentojn antaŭ la ĉefaj apudgolfaj urboj, kio estigadas polemikojn kaj hipotezojn, ke la origino de la olmeka kulturo okazis ĉirkaŭ Balsas.

Inter la plej konataj kulturaj esprimaĵoj de la olmekoj estas la kolosaj kapoj, skulptitaj unupece, ĝis tri metrojn altaj kaj plurajn tunojn pezaj. Se oni enkalkulas, ke la trovlokoj de la kapoj malproksimas plurdek kilometrojn de la ŝtonminoj, kie oni akiras bazalton, kaj ke la mezamerikaj popoloj malhavis ferajn ilojn, la olmeka ŝtonarto estas vere majstra. La funkcio de ĉi tiuj monumentoj estas nesciata. Iuj fakuloj proponas, ke ili estas memormonumentoj al escepte famaj pilkludistoj, aŭ portretoj de la olmeka regista elito. La olmekoj koniĝas ankaŭ pro siaj malgrandaj skulptaĵoj el jado (la plej ŝatita materialo de Mezameriko), kaj aliaj malpli grandaj skulptaĵoj el bazalto. Kaj la malgrandaj kaj la grandaj olmekaj skulptaĵoj havas abundajn bildojn de la homjaguaro, kiu laŭ José María Covarrubias povus esti praversio de la adorado de la pluva dio, aŭ eble de la estonta Tezcatlipoca en lia aspekto Tepeyollotl ("montkoro").
La kialoj de la disfalo de la olmekoj ne estas certe sciataj. Oni hipotezas politikajn konfliktojn inter la elitoj de la ĉefaj centroj de potenco kaj invadon de aliaj popoloj. Kiel menciite, la zokoj povus esti idoj de la olmekoj forpelitaj de la kerna areo. Tamen estas kredeble, ke iuj grupoj atingis la valon de Oaĥako, la majaan altejon aŭ la centran basenon de Meksiko, kie ili kontribuis al la evoluo de la zapotekoj kaj majaoj kaj la apogeo de Teotivakano dum la klasika periodo.
Klasika periodo
[redakti | redakti fonton]Epiklasika periodo
[redakti | redakti fonton]Postklasika periodo
[redakti | redakti fonton]
La postklasika periodo komenciĝis ĉirkaŭ 900 kaj finiĝis per la hispana konkero de Mezameriko, kiu okazis inter 1521 kaj 1697. En tiu periodo armea agado akiris grandan gravecon. La politikaj elitoj asociatajn kun la pastra klaso cedis al militistaj regantoj. Siavice, dum almenaŭ duonjarcento antaŭ la alveno de la hispanoj, la militistoj cedis siajn privilegiajn lokojn al potenca grupo ekster la nobela strukturo, nome la poĉtekoj, komercistoj kiuj alprenis grandan politikan potencon pere de sia ekonomia potenco.[8]
La postklasika periodo dividiĝas en fruan kaj malfruan partojn. La frua daŭris de la 10-a ĝis la 13-a jarcento, kaj difiniĝas de la tolteka hegemonieco de Tollan-Xicocotitlan (Tula). La 12-a jarcento markas la komencon de la malfrua postklasika etapo, difinatan de la alveno de la ĉiĉimekaj popoloj, lingvaj parencoj de la toltekoj kaj aztekoj, kiuj lokis sin en la Valo de Meksiko en la jaro 1325 post ducentjara vagado ekde Aztlán, loko kies precizan situon oni ne scias. Multaj el la sociaj ŝanĝoj, kiujn oni konstatis pri tiu fina periodo de la mezamerika civilizoj, rilatas al la migraj moviĝoj de la nordaj popoloj. Ĉi tiuj venis de Oazameriko, Aridameriko kaj la norda zono de Mezameriko, pelataj de klimata ŝanĝiĝo, kiu minacis ilian vivotenon. La migroj de la nordanoj siavice delokigis popolojn loĝantajn de jarcentoj en la kerna areo de Mezameriko, el kiuj iuj atingis eĉ Centran Amerikon.
Unu el la multaj kulturaj ŝanĝoj dum la postklasika periodo estis la komuniĝo de metalurgio, kiu estis alportita el Suda Ameriko, kaj kies plej antikvaj restaĵoj, kiel tiuj de ceramiko, aperis en la okcidento. La konoj de la mezamerikaj popoloj pri metaloj ne atingis grandan evoluon. Male, la metaloj estis malmulte uzataj (fariĝis iuj malmultaj hakiloj el kupro, kudriloj, kaj precipe korpornamaĵoj). La plej rafinitaj teknikoj de la mezamerika metalurgio estis evoluigitaj de la miŝtekoj, kiuj produktis bonege prilaboritajn metalajn luksaĵojn.

Ankaŭ la arkitekturo rimarkinde progresis. Oni enkondukis la uzadon de ŝlosoŝtono por subteni la tegmenton de templo, la mortero pliboniĝis, kaj ekuziĝis kolonoj kaj tegmentoj el ŝtono, kiuj ekzistis dum la klasika periodo nur en Majaujo.
En agrikulturo, la irigaciaj sistemoj malplisimpliĝis, kaj en la Valo de Meksiko la tekniko de ĉinampoj leviĝis al sia plej alta nivelo fare de la aztekoj, kiuj bazis sur ili urbon de 200 mil loĝantoj.
Ankaŭ la politika sistemo grave aliiĝis. Dum la frua postklasika epoko, la militistaj politikaj elitoj legitimis sin per alpreno de religia kredaro, kiun López Austin nomas zuyuanidad, t.e. "Zuyuá-aneco". La regaj klasoj proklamis sin prafiloj de la Plumserpento, unu el la kreintaj potenculoj kaj kultura heroo en la mezamerika mitologio. Samtempe ili proklamis sin heredantoj de egale mita urbo, nomata Tollan naŭatle kaj Zuyuá majae. Multaj gravaj ĉefurboj de tiu periodo indikiĝis per tiu urbonomo (kiel Tollan-Xicocotitlan, Tollan Chollollan, Tollan Teotihuacan).
Kvankam dum longa tempo oni identigis la mitan Tollan kun la reala Tula en Hidalgo, Enrique Florescano kaj López Austin opinias ke ne ekzistas kialo por tio. Florescano supozas ke la mita Tollan estas Teotivakano kaj López Austin argumentas ke Tollan ekzistas nur kiel mezamerika religia koncepto. Parto de la "Zuyuá-aneco" estis la farado de aliancoj inter urboŝtatoj dominataj de ideologie Zuyuá-anaj grupoj; tiaj estis la Ligo de Mayapán en Jukatano kaj la miŝteka konfederacio de Ok Cervo en la oaĥaka montaro. La fru-postklasikaj socioj havis militistan karakteron kaj pluretnan demografion.

La falo de Tollan-Xicocotitlan krizigis la "Zuyuá-anan" sistemon, kiu finiĝis per la disfalo de la Ligo de Mayapán kaj de la miŝteka ŝtato kaj la senhomiĝo de Tula. Mezameriko ricevis novajn migrojn el la nordo, kaj la novvenintaj grupoj, kvankam parencaj kun la antikvaj toltekoj, havis tute malsaman ideologion. La lastaj estis la aztekoj, kiuj ekloĝis sur insuleto de Lago Teŝkoko sub la dominado de la tepanekoj de Askapocalko. Tiu grupo en la sekvaj jardekoj ekregis grandan parton de Mezameriko, starigante unuecan kaj centrigitan ŝtaton kies sola rivalo estis la purepeĉoj de Miĉoakano. Neniu el tiuj du popoloj povis venki la alian, kaj ŝajne estis ia pakto de neagreso inter ili.

Kiam la hispanoj alvenis, multaj regatoj de la aztekoj volis ne resti dominataj. Tial ili subtenis la eŭropanojn, supozante ke ili profitas ŝancon liberiĝi.
Aztekoj
[redakti | redakti fonton]Verŝajne la plej vaste konata mezamerika kulturo de la antaŭkolonia epoko, krom eble la majaa, estas la azteka. Tio okazas interalie ĉar ties ŝtato estis la plej potenca kaj riĉa de la regiono pro sia ekspluato de la ĉirkaŭaj popoloj. Kiam li hispanoj finis la konkeron de Meksiko, multaj misiuloj klopodis savi la kulturajn atestojn de la naŭatlaj popoloj, kaj tial la postrestanta informaro pri ili estas la plej ampleksa kaj bonkvalita.
La aztekoj estis popolo deveninta de Aztlán, ie en norda aŭ okcidenta Mezameriko. La najaritanoj diris, ke la mita Aztlán situis sur la insulo Mexcaltitán. Iuj hipotezoj indikas, ke ĝi situis ie en la ŝtato Zakateko, dum aliaj indikas, ke Aztlán situis en la ĉirkaŭaĵo de Monto Culiacán en Baĥio, kaj oni eĉ proponis, ke ĝi troviĝas en Nov-Meksiko. En ĉiu okazo ŝajnas nekredinde, ke la aztekoj estas popolo fremda al la klasika mezamerika tradicio. Ili kunhavis multajn karakterojn kun la kernaj mezamerikaj popoloj kaj parolis naŭatlon, la saman lingvon kiun havis la toltekoj antaŭ la azteka almigro.[9]

Oni kalkulas ke la eliro el Aztlán okazis en la komencaj jardekoj de la 12-a jarcento, surbaze de dokumento konata kiel la Strio de la Pilgrimado, kiu registras memorindajn okazojn de la migrado kun datoj en la naŭatla kalendaro. Post longa vagado ili venis al la Valo de Meksiko en la 14-a jarcento. Ili ekloĝis en pluraj lokoj de la lagbordo (Culhuacán kaj Tizapán) antaŭ ol ili ekloĝis sur la insuleto de Meksiko, protektataj de Tezozomoc, reĝo de la tepanekoj. La urbo Tenoĉtitlano fondiĝis en 1325 kiel samaliancano de Askapocalko. Tamen post nur jarcento (en 1430), la aztekoj, aliance kun Teŝkoko (d) kaj Tlakopano, militis kontraŭ Askapocalko kaj venkis ĝin. Tiel naskiĝis la Triopa Alianco, kiu anstataŭis la malnovan konfederacion regitan de la tepanekoj (kiu inkludis Coatlinchan kaj Colhuacan).
Kiel ĉefoj de la Triopa Alianco, la aztekoj komencis ekspansian fazon, kiu regigis ilin super granda parto de Mezameriko. Restis liberaj nur la regnoj de Tlaŝkalo (naŭatla), Meztitlán (otomia), Teotitlán del Camino (kvikateka), Tututepec (miŝteka), Tevantepeko (zapoteka), Majaujo kaj la okcidento (kiel rivala lando regata de la purepeĉoj).
La konkeritaj provincoj devis pagi tributon al Tenoĉtitlano, kiu estas registrita en kodekso konata kiel la Enskribo de la Tributoj. Tiu dokumento precizigas la kvanton kaj specon de produktoj, kiujn ĉiu provinco devis tributadi al la aztekoj.

La azteka ŝtato estis konkerita de la hispanoj de Hernán Cortés kaj liaj tlaŝkalaj kaj Cempoala-aj aliancanoj en 1521. La tuta konkero de Mezameriko finiĝis en 1697, kiam okazis la malfrua invado (d) de Tayasal en Peteno fare de la hispanoj.
La hispana konkero draste rompis la evoluon de ĉiuj mezamerikaj kulturoj kaj detruis iliajn plej gravajn atestojn: templojn, skulptaĵojn, kodeksojn, kaj ĉiajn artaĵojn. Post la detruo de la mezamerikodevenaj regnoj kaj religioj, la postvivantoj miksiĝis kun la invadintoj persone kaj kulture en procezo de rasmiksiĝo. Nuntempe nur parto de la posteuloj de la antikvaj mezamerikanoj posedas materiajn atestojn por prezenti sin antaŭ la ekstera mondo, jen kiel arkeologiajn restaĵojn, jen kiel parton de sia aktuala sinkretisma kulturo.
Kulturaj areoj
[redakti | redakti fonton]
La centramerika regiono de Mezameriko konsistas el la okcidentaj zonoj de Honduro kaj Nikaragvo kaj la areoj ĉirkaŭ la Golfo de Nicoya en Kostariko, kiuj apartenis al la regnoj Nicoya (d) kaj Chorotega. Ĝi havas tropikan klimaton kaj signifan tektonan aktivecon, kaj inkludas la du dolĉakvajn lagegojn de Centra Ameriko, nome la Lagon de Nikaragvo kaj la Lagon de Managvo. Same kiel la norda regiono, la centramerika fariĝis parto de la mezamerika mondo nur fine de la klasika periodo. Oni kutime taksas, ke la centramerikaj popoloj estas parto de la transira zono inter la Intera Areo, la anda mondo kaj Mezameriko.
La plej fruaj kontaktoj inter Centra Ameriko kaj la mezamerika kerno okazis dum la antaŭklasika periodo, kiel indikas olmeka influo observebla en arkeologiejoj kiel Los Naranjos. Tamen la rilatado interrompiĝis dum tempo kaj Centra Ameriko ricevis pli fortan influon de la kulturoj de la kolombia altebenejo. Ekzemplo de tio estas la frua evoluo de metalurgio en Centra Ameriko kompare al la mezamerikaj popoloj de Meksiko. Malgraŭ tio, en la konata arkeologiejo Quelepa en la orienta zono de Salvadoro videblas influo kaj komerco unuavice de Teotivakano kaj Copán, duavice de lokoj en Verakruco.

Dum la postklasika periodo, la tuta areo kaj precipe la okcidenta parto estis inkludita en la mezamerika sistemo, kies kerna regiono jam estis vastigita ĝis Eskvintlo en Gvatemalo, kaj ĝin invadis naŭatlaj popoloj, interalie la pipiloj kaj nikaraoj. Tiuj popoloj parolis la pipilan (d) dialekton de la azteka (naŭatla) lingvo, kaj ilia kulturo kaj arkitekturo estis rimarkeble influitaj de la toltekoj kaj aztekoj. Ankaŭ parolantoj de la otomi-mangea lingvaro, ekzemple la mangeoj (ĉ. 7-a jarcento) kaj la subtiaboj (ĉ. 13-a jarcento) migris de Ĉiapaso respektive en Nikaragvon kaj Honduron.
La regiono Nicoya (en la aktuala provinco Guanacaste en Kostariko) fariĝis la suda limo de Mezameriko ĉirkaŭ 800 p. K. kiam la ĉorotegoj, parolantaj otomi-mangean lingvon kaj venintaj de la Valo de Meksiko, okupis ĝin.[10] En Nicoya formiĝis kultura centro dum 2000 jaroj, kiu atingis malsimplan socian organizon kaj altan nivelon de kultura disvolviĝo. En ĝi ekzistis urboj kaj malsimplaj registaroj, specialiĝinta agrikultura kun irigacio, artoj kiel la plurkolora ceramiko, kiu uziĝis kiel valora komercaĵo kun aliaj civilizoj de la areo, kiel ankaŭ elfarado de objektoj el jado kaj skulptaĵoj el vulkana roko (plej konata estas la ceremonia metato de Nicoya), produktitaj kun propra stilo enhavanta influojn kaj de Mezameriko kaj de la Intera Areo[11][12] rezulte de la interkultura ponteco de Kostariko dum la antaŭhispana epoko.[13]

Majaujo estas unu el la plej vastaj areoj de Mezameriko. Iuj aŭtoroj dividas ĝin en du sektorojn: Jukatanon norde kaj la Altejojn sude. Jukatano konsistas, krom la jukatana duoninsulo mem, el Tabasko, Peteno kaj Belizo. Ĝi estas malalta kaj varma zono, batata de la uraganoj kaj tropikaj ŝtormoj de la Kariba Maro. La grundo estas kalcikarbonata platformo, nur iomete pli alta sude, kie la montetaro Sierrita rompas la ebenecon de la pejzaĝo. Mankas supraĵaj akvofluoj, ĉar la grundo estas tro trafluebla, sed subteraj fluoj kaj cenotoj abundas. La altejoj konsistas el la altebenaĵoj de Gvatemalo, Ĉiapaso, la okcidento de Honduro (Copán kaj El Puente) kaj la okcidento kaj centro de Salvadoro (la centra zono de Salvadoro havis komercajn kontaktojn kun Centra Ameriko, sed pli influiĝis de Majaujo, kiel ekzemplas la famaj trovejoj de San Andrés, Joya de Cerén kaj Cihuatán (d)). Ĝi estas moder-malvarma regiono kun multe da pluvo. La flankojn de la montoj kovras densaj vegetaĵoj, kiuj minacas la evoluon de agrikulturo. La majaaj altejoj estas egale malfermitaj al la oftaj damaĝoj de karibaj ŝtormoj.

La unuaj gravaj kulturaj evoluoj de Majaujo okazis en la suda zono. La unuaj ceramikaĵoj, produktitaj en la beliza loko Cuello, ŝajne indikas evoluon derivitan de sudamerikaj tradicioj. La unua urbo kun monumenta arkitekturo estis Nakbe (ĉ. 1000 a. C.), kiun sekvis El Mirador (ĉ. 600 a. C.), la plej granda urbo de la tuta antaŭkolumba Ameriko; ambaŭ situis en la Baseno Mirador en Peteno, Gvatemalo, kie originis la antaŭklasika kulturo, kun ĉiuj karakteroj de la klasika. En la pacifikaj malaltejoj de Gvatemalo evoluis Takalik Abaj, la sola mezamerika urbo loĝita unue de la olmekoj kaj poste de la majaoj.

Post jarcentoj evoluis la unuaj loĝlokoj, kiuj estis urbiĝontaj en la klasika periodo. Inter ili kalkuliĝas Kaminaljuyu en la altejoj de Gvatemalo, Quirigua, Uaxactun (d) kaj Tikal. Ĉi-lasta estis la plej granda majaa urbo inter la 3-a kaj 8-a jarcentoj. La majaaj urbegoj falis kaj forlasiĝis pro kuniĝo de faktoroj: internaj militoj, ekologia kolapso, klimata ŝanĝiĝo, kaj migroj el norda Mezameriko. Tiel la kerno de la majaa kulturo transiris en la terojn de Jukatano. Tie floris la urboj Chichen Itza, Uxmal, Tulum, Mayapan, Coba kaj Izamal inter multaj aliaj, rezulte de la majaa migrado al Jukatano el la gvatemalaj altejoj ekde la 3-a jarcento p.K., kaj poste ene de la jukatana duoninsulo, precipe de oriento okcidenten, ekde la 5-a jarcento. Nuntempe plu ekzistas 27 majaaj etnoj, 21 el ili en Gvatemalo.

La centraj valoj de Oaĥako estis parto de la kerno de Mezameriko. Tie originis la zapoteka civilizo, kiu elfaris la 260-tagan kalendaron uzotan de la plej multaj mezamerikaj popoloj, kaj propran skribsistemon malsaman de la majaa. Monte Albán fariĝis la ĉefurbo de ĉi tiu civilizo, kaj post ĝia konkero la regiono estis okupita de la miŝtekoj.
La oaĥaka regiono estis unu el la plej diversaj de la mezamerika epoko. Ĝi estas tre montoplena teritorio, enkadrigita de la Suda Patrinmontaro kaj la Miŝteka Montaro aŭ Ŝildo. Ĝi enhavas parton de la baseno de la Rivero Balsas, karaktere seka kaj topografie malsimpla. Ĝiaj akvofluoj estas mallongaj kaj malgrandvolumenaj. Tiurilate ĝi similas al la centrameksika regiono.
La kultura historio de la oaĥakaj popoloj okazis en du ĉefaj ejoj. Unuflanke, en la centraj valoj de Oaĥako evoluis la zapoteka kulturo, unu el la plej antikvaj kaj konataj de Mezameriko. Ĝi evoluis de la regionaj estrolandoj, kiuj regis la tre fekundajn sed tro sekajn kultivejojn de la valetoj Etla, Tlacolula kaj Miahuatlán. Iuj el la plej fruaj grandaj arkitekturaĵoj de Meza Ameriko konstruiĝis en ĉi tiu regiono, ekzemple la ceremoniejo de San José Mogote. La ĉefeco de tiu ceremoniejo en la vala regiono pasis al la posedo de Monte Albán, la klasika ĉefurbo de la zapotekoj. La falo de Teotivakano en la 8-a jarcento permesis pli altan leviĝon de la zapoteka kulturo. Monte Albán estis forlasita en la 10-a jarcento, post kio serio da regionaj centroj konkuradis pri la politika ĉefeco.
Okcidente de la centraj valoj situas Miŝtekujo. Tio estas tre montoplena regiono kun variega alteco, en iuj lokoj pli ol 3000 m super la marnivelo. La klimatoj varias de monta modera ĝis tropika seka, kaj pluvo ĝenerale malmultas. Ankaŭ malmultas surteraj akvofluoj, kaj aktuale granda parto de la zono estas senarbigita ĝis alarma grado. Ankaŭ Miŝtekujo civiliziĝis tre frue. Jam en la Antaŭklasika periodo (d) formiĝis kelkaj gravaj loĝlokoj en la regiono, interalie Yucuita kaj Cerro de las Minas. Tamen la miŝtekaj ĉefurboj neniam grandiĝis tiom, kiom iliaj zapotekaj najbaroj. La plej alta zenito de la miŝteka kulturo atingiĝis en la postklasika periodo, kiam la reganto Ok Cervo (d) de Tututepec kaj Tilantongo entreprenis kampanjon de politika unuigo de la miŝtekaj urbocivitoj kaj sukcesis okupi la la centrajn valojn de Oaĥako.
La verakruca regiono respondas proksimume al la moderna ŝtato Verakruco. Ĝi situas apud la Golfo de Meksiko kaj konsistas precipe el tropikklimataj malaltejoj. Ĝi estis gravega en la antaŭklasika periodo, kiam la suda parto estis la kernteritorio de la olmeka civilizo kaj la posta postolmeka kulturo. Estas vasta supozo, ke ambaŭ kulturoj estis dominataj de parolantoj de la miŝo-zoka lingvaro, kies geografia centro troviĝis tie. Pere de tiuj du kulturoj, Verakruco evoluigis la plej fruajn urbojn, skribsistemojn, kalendarojn, kaj ŝtatojn de Mezameriko.
En la klasika periodo floris la klasika verakruca kulturo, konata pro la arkeologiejo El Tajín. En la postklasika periodo, naŭatlo estis disvastigita tra la suda parto de la regiono; naŭatlalingvanoj kunloĝis ĝin kun miŝozoklingvanoj kaj ofte regis ilin. En la nordo-centra parto la totonakoj estis la precipaj loĝantoj. La plej norda parto de la verakruca areo estis la hejmo de la vaŝtekoj kaj ilia civilizo.[14]
Oni kutime dividas Verakrucon en tri subregionojn, nomitajn laŭ sia domina etno: Vaŝtekujo (d) norde, Totonakujo (d) centre, kaj Olmekujo sudoriente.[15][16]
Tradicie oni rigardis Gereron kiel apartenantan al la okcidenta areo. Tamen lastatempaj trovoj refaris la dividon de la mezamerikaj kulturareoj, kaj en novaj verkoj Gerero aperas memstare. La gerera kulturareo okupas proksimume la teritorion de la nuna samnoma ŝtato en suda Meksiko. Ĝi estas dividebla en tri malsamkarakterajn regionojn. Norde estas la malaltejo de Balsas, kie tiu rivero havas la plej grandan rolon en la konsisto de la regiona geografio. La malaltejo havas varman klimaton kaj malmulte da pluvado, sed la sekecon moderigas la ĉeesto de la rivero kaj ĝiaj multaj alfluantoj. La centra parto estas la Suda Patrinmontaro, kun iom pli modervarma klimato, riĉa je mineralaj resursoj sed maltaŭga por agrikulturo. La suda parto de la gerera areo estas la bordo de la Pacifika Oceano, kiu konsistas el mallarĝega, varma, kaj malseka borda ebenejo, plena de mangrovoj kaj palmaroj kaj batata de uraganoj venintaj de la Pacifiko.
En Gerero evoluis la plej fruaj ceramikaj tradicioj de Mezameriko. Iliaj plej antikvaj restaĵoj retroviĝis en Puerto Marqués, proksime al Akapulko, kaj aĝas proksimume 3500 jarojn, pli ol eĉ la olmekoj en la alia marbordo de la istmo apud la Golfo de Meksiko. Dum la antaŭklasika periodo, la malaltejo de Balsas fariĝis gravega por la evoluo de la olmeka kulturo, kiu lasis spurojn de sia ĉeesto en lokoj kiel Teopantecuanitlán kaj la grotoj de Juxtlahuaca. Poste evoluis skulpta tradicio konata kiel la mezkala, rekonebla pro sia emo geometriigi la homan korpon.or su tendencia a la geometrización del cuerpo humano. Dum la postklasika periodo, la plejparto de Gerero dominiĝis de la aztekoj kaj disiĝis de la tlapaneka (d) regejo Yopitzinco.
Centra Mezameriko
[redakti | redakti fonton]La centra regiono de Mezameriko konsistas el valoj kun klimatoj de moderaj ĝis malvarmaj situantaj en centra Meksiko, en la tiel nomata Novvulkana Akso kaj la norda parto de la riverbaseno Balsas. La klimato kaj la manko de gravaj akvofluoj karakterizas la ekologion de la regiono. Pluvoj okazas de aprilo ĝis septembre, ne tre abunde. Tio motivis la fruan evoluigon de akvomastrumaj strukturoj, interalie la kanaligado de riveroj kaj la konstruado de kanalaroj sur la flankoj de montoj por konservi akvon.
Centra Meksiko ricevis olmekan influon dum la 1-a jarmilo a.K. kaj baldaŭ florigis proprajn kulturojn. La urbo Teotivakano, kiun la aztekoj nomis "Diiĝejo", eble estis la plej grava kulturo, kiu kreskis en Mezameriko, ĉar ĝia influo atingis eĉ Aridamerikon kaj Oazamerikon. Post la falo de Teotivakano, apude setlis la kulturoj de Ŝoĉikalko en la aktualaj ŝtatoj Morelos, Tlaxcala (Cacaxtla) kaj Puebla (Cholula). En la 2-a jarmilo komenciĝis la toltekaj invadoj kaj en 1325 Tenoĉtitlano fondiĝis.

En la Valo de Tehuacán, en la sudorienta parto de la regiono, troviĝis la ŝajne plej antikvaj restaĵoj de maizokultivado kaj kelkaj el la plej antikvaj ceramikaĵoj de Mezameriko. Centra Meksiko inkludas ankaŭ la Valon de Meksiko, konsistantan el pluraj lagaj kaj lagunaj basenoj. Ĉirkaŭ Lago Teŝkoko kreskis, inter aliaj gravaj urboj, Cuicuilco en la antaŭklasika epoko, Teotivakano en la klasika kaj Tula (d) kaj Tenoĉtitlano en la postklasika periodo (d).
La lastaj kulturoj de la Novvulkana Akso estis la ŝtatoj de la Triopa Alianco: Teŝkoko, Tlakopano kaj Tenoĉtitlano. Post malfacila komenco, la aztekoj ekloĝis en la Valo de Meksiko en 1325 kaj post jarcento komencis sian epokon de supereco kiam ili liberigis Izcoatl de la regantoj de Askapocalko kaj revenigis lin al lia popolo. En 1430 la Triopa Alianco formale fondiĝis. Izcoatl, konsilate de Tlacaelel, ordonis bruligi la kodeksojn de azteka historio kaj tute reskribis la pasintecon de sia popolo.
En malpli ol cent jaroj la Triopa Alianco konkeris grandan parton de Mezameriko, permesante ke la konkeritaj popoloj konservu sian kulturon kaj religion.
Okcidento
[redakti | redakti fonton]Okcidenta Meksiko funkciis kvazaŭ ponto inter Mezameriko kaj Oazameriko. La tieaj kulturoj, kiel la purepeĉoj kaj la kaŝkanoj, evoluigis vivmanierojn malsamajn de la cetera Mezameriko. Ekzemplo estas la belaj piramidoj de Guachimontones en Teuchitlán Jalisco.
La okcidento estas unu el la malplej konataj partoj de Mezameriko. Ĝi tamen estas ampleksa, inkludante la krutaĵojn de la Okcidenta Patrinmontaro, parton de la Suda Patrinmontaro, kaj la mezajn kaj malaltajn partojn de la baseno de la rivero Lermao. La flankoj de la montoj estis kovritaj de pinaroj kaj kverkaroj, sed ili estas malpligrandigitaj de arbarekspluatado. La tero estas taŭga por agrikulturo pro sia fekundeco kaj la disponeblo de akvo, precipe en la marborda ebenejo de Sinaloo, Baĥio, kaj la Taraska Altebenejo. La klimatoj gamas de montaj malvarmaj, en orienta Miĉoakano, ĝis la tropika klimato de la marbordoj de Ĥalisko kaj Najarito.
Ĉi tiu regiono estas la loĝejo de parolantoj de la jut-azteka lingvaro, kiel la koraoj, huiĉoloj kaj tepeŭanoj. La aliĝo de ĉi tiuj popoloj al la mezamerika mondo estis tre malrapida, kaj oni supozas ke la plej fruaj evoluoj de ceramiko en la regiono rilatis al la tradicioj de la andaj popoloj de Ekvadoro kaj Peruo. La ŝanĝoj, kiuj klare efikis al la ceteraj regionoj, estas malpli videblaj en la okcidento. Tial la kulturaj tradicioj de la antaŭklasika periodo, ekzemple tiuj de Kolimo, Ĥalisko kaj Najarito aŭ tiu de Tumbas de Tiro, pluvivis longe post la komenco de la klasika (150-750/900 p. K.). La plej konata socio de la okcidento estas la purepeĉa kiu rivalis en la 15-a jarcento kun la potenco de la aztekoj.
Nordo
[redakti | redakti fonton]
La nordo de Mezameriko fariĝis parto de tiu granda kulturaro nur dum la klasika periodo (150-750 p. K.), kiam la potenciĝo de Teotivakano kaj la kresko de la loĝantaro estigis migrojn norden kaj komercadon kun la malproksimaj oazamerikaj teroj. Temas pri ebena teritorio inter la Orienta kaj Okcidenta Patrinmontaroj. La klimato estas seka, preskaŭ dezerta, kaj la vegetaĵoj malmultas, pro kio agrikulturo en la nordo eblis nur per kanaligo de la surteraj akvofluoj (plej menciinde la Rivero Pánuco kaj la alfluantoj de Lermao) kaj stokado de pluvakvo. La troa dependo de bona klimato rezultigis, ke la nordmezamerikaj popoloj forlasis la regionon meze de la 8-a jarcento, kiam ilin trafis longa sekeco kaj invadoj de aridamerikaj popoloj.
La loĝlokoj en la nordo dependis de la komerca reto starigita inter Teotivakano kaj la socioj de Oazameriko. Lokoj kiel La Quemada en Zakateko aŭ La Ferrería en Durango servis kiel fortikaĵoj por gvati la komercvojojn. Kiam la agrikulturo kaj socia sistemo kolapsis en la nordo, la nordanoj migris en la okcidentan, golfan, kaj centran regionojn.
La lastatempa arkeologia trovo ĉe Tamtoc estigas dubojn pri la malfrueco de la nordo, ĉar ĝi floris ĉirkaŭ 600 a. K., multe pli frue ol oni ĝis nun supozis.[17]
Komunaj ecoj
[redakti | redakti fonton]Paul Kirchoff, kiam li geografie skizis la mezamerikan areon, samtempe proponis karakteraron komunan al ĉiuj tiuregionaj kulturaj, kiu difinas ilin. Inter tiuj karakteroj li rimarkigis la uzon de du kalendaroj, ritan de 260 tagoj, kaj alian de 365 tagoj; la dudekuman nombrosistemon kaj la bildohieroglifan skribosistemon, homoferadon, la adoro al iuj gedioj (inter kiuj elstaras la gedioj de akvo, fajro, kaj la Plumhava Serpento), kaj kelkajn aliajn.
Christian Duverger argumentas ke la meŝika kulturo estis la ĉefesprimo de la mezamerika civilizo. Tiun perspektivon tamen kontraŭbatalis aliaj aŭtoroj (kiel López Austin, López Luján kaj Florescano), kiuj asertas, ke la mezamerika civilizo estas rezulto de interagado de diversaj popoloj. Krom etna diverso rilate iujn aferojn, Mezameriko fariĝis relative homogena rilate aliajn pro daŭraj komercaj kaj militaj kontaktoj inter siaj regionoj.
Agrikulturo
[redakti | redakti fonton]
Maizo estis la bazo de mezamerika nutrado dum la antaŭhispana epoko kaj ankoraŭ havas tiun rolon en la sama regiono nuntempe. La milpa estas la tradicia uzita sistemo por kultivi ĝin.
La kultivado de maizo estis unu el la originalaj elementoj, kiujn Kirchhoff inkludis en la mezamerika karakteraro. Serĉante la originon de agrikulturo, Richard MacNeish eniris la sekejojn de la Montaro Tamaulipas kaj malkovris en Cueva de La Perra restaĵojn de primitiva maizo, kiujn oni datigis al 2500 a. K. Enketante plu suden, ili atingis Valon de Tehuacán, kie li supozis, ke kondiĉoj povas ekzisti, kiuj konservus indikojn pri la procezoj, kiuj okazigis la malsovaĝigon de kreskaĵoj kaj la evoluon de agrikulturo en Mezameriko.[18] La malkovroj de MacNeish en la kavernoj de Tehuacán havigis pruvojn subtenajn al la hipotezo de mezamerika origino de maizo.
Maizo estis malsovaĝigita ĉirkaŭ 5000 a. K., verŝajne el teosinteo, kaj okupis esencan ro/lon en Mezameriko. En la regiono koniĝas plurdek varioj adaptitaj al la klimataj kondiĉoj de la diversaj mezamerikaj regionoj. Ili estas divideblaj en du grandajn grupojn, kiujn oni nomas aliancoj. La istma alianco kunigas la variojn devenintajn el Oaĥako, Miŝtekujo, kaj Jukatano; la alianco Balsas-Okcidenta Meksiko inkludas rasojn apartenantajn al la Balsasa Depresio, Chiapas, Tierra Caliente kaj Jalisco. La teritorio de tiuj aliancoj preskaŭ ĉie samas kun la prahejmregionoj de la otomi-mangeaj nacioj. Tiu fakto, kun la glotokronologia (d) takso, ke la plej antikva pralingvo kun maiz-rilata vortprovizo estas la pra-otomi-mangea, subtenas la hipotezon, ke la prauloj de tiuj popoloj rolis en la malsovaĝigo de la maizo.[19]
Ĉirkaŭ la utiligado de tiu cerealo, en Mezameriko ekestis tuta teknologiaro, kiu daŭras ankoraŭ nun. Ĝi inkludas semajn teknikojn kaj la eltrovo de niŝtamaligo, la evoluon de pistiloj (metatoj), kaj la diversiĝon de ĝia utiligado, kiu gamas de faruno ĝis tamaloj tra pinole kaj tortiljoj.[20] Ankaŭ en mitologio kaj religio gravis la rolo de maizo: el ĝi la homoj estas faritaj laŭ la meŝika Legendo de la Sunoj kaj la kiĉea Popol Vuh. En la meŝika mito, kaj la homo kaj ĝia nutraĵo estas produktoj de sinsekvaj perfektigoj. En la nuna erao nia specio havas en la maizo la materion de sia karno, kaj ĝia semo estas centli, tio estas maizo. Ankaŭ la homoj de la pasintaj kosmaj eraoj havis siajn semojn. Sub la Jaguara Suno, la homoj ne kultivis la teron; sub la Venta Suno ili manĝis acocentli; la erao de la Pluva Suno nutriĝis per acecentli; kaj la Akva Suno estis la erao de teosinteo. La Popol Vuh diras:
|
Ĉiuj mezamerikaj popoloj havis dion de la maizo, kaj li ĉeestis ekde la tempoj de la olmekoj. En multaj hakiloj el jado kaj aliaj altetvaloraj ŝtonoj, la olmekaj artistoj skulptis personon, kiu aperas kun la karakteraj felisedaj lipoj, sed estas distingebla de aliaj dioj ĉar li havas fendon en la kapo.[21] Ĉe la meŝikoj estis tri gedioj de la maizo: Xilonen estis la diino de la tenera spadiko, Cinteotl estis la dio de la matura maizo, kaj Ilamatecuhtli estis mastrino de la sekaj spadikoj.[22]
Kvankam la bazo de la agrikulturo kaj la nutrado de la mezamerikaj popoloj estis maizo, lastatempaj esploroj tendencas pruvi, ke ilia nutra komplemento, aparte ĉe la majaaj grupoj, kiu ebligis, ke ili pluvivigu tre grandajn loĝantarojn, precipe dum la klasika periodo kaj en la aparte multhoma suda regiono de Mezoameriko, (Tikal, Copán, Calakmul), estis manioko, tubero kun alta kaloria enhavo, el kiu oni faras tre nutran farunon, kiu ĝis nun apartenas al la dieto de la diversaj popoloj, kiuj loĝas en la majaa regiono, kaj ankaŭ en la baseno de la Kariba Maro.[23] Kultivo de manioko estas certa en la majaa kulturo antaŭ 1400 jaroj en Joya de Cerén, Salvadoro).[24]
Alia grava kultivaĵo kaj nutraĵo estis kakao. El ties semo oni faras paston por produkti trinkaĵon (ĉokoladon, naŭatle xocolatl) preparitan kun akvo.
Religio
[redakti | redakti fonton]La mezamerika diaro fariĝis tre granda pro la alpreno de novaj elementoj en la praan religion pri fajro, tero, akvo, kaj naturo. Tre grava estis la alpreno de astraj dioj (suno, steloj, konstelacioj, la planedo Venuso) kaj ilia prezentado en homformaj, bestoformaj, aŭ miksformaj skulptaĵoj, kaj en la formoj de ĉiutagaj objektoj.
La ecoj de la dioj ŝanĝis dum la tempo kaj pro interinfluo de la diversaj mezamerikaj kulturgrupoj. Dioj samtempe estis tri malsamaj estuloj kaj unu sama. Ili grupiĝis en du polusoj: pozitiva, rilatanta al lumo, vireco, forto, milito, la suno, ktp., kaj negativa, rilatanta al mallumo, ineco, resto, paco, la luno, ktp.
Oferoj al la Tero
[redakti | redakti fonton]La enterigado de riĉaj oferdonoj en ceremoniejoj, devenis de antaŭ la malnomadiĝo de mezamerikaj popoloj. Ĝi limigis la ceremonian kaj teritorian spacon por starigi kosman ordon sur la tero kaj pravigi la regadon de la rega klaso super la cetera socio. Ĝi laŭdis la praajn gediojn: la malnovan fajron de la vulkanoj, kaj la Patrinon Teron. Kaj ili elmontriĝis al ĉiu membro de mezamerika socio pere de tera tumulo, kiu dum la tempo transformiĝis en la monumentaj piramidoformaj konstruaĵoj.
La oferdonoj estis gravaj por la ceremoniejo ĉar ili havigis ideologian kaj religian povon. Tial forrabo de la oferdonoj signifis pli ol serĉon de riĉaĵoj, nome malfortigi aŭ ekstermi de la ceremoniejo ĝian religian kaj politikan potencon.

Homa buĉoferado
[redakti | redakti fonton]La ofera ago havis grandan religi-politikan signifon kiel renovigon de la dia energio de la kosmo. La dioj donis vivon al la homo oferante sian propran. La homo devis kompense fordoni sian vivon por teni la ordon starigitan de la dioj.
La sango signifikas vivon laŭ mezamerika kredo. Homa sango estingas la soifon de la dioj (aparte la Suno) kaj enhavas parton de la sango de la dioj. Sango revigligas la diojn, la teron, la plantojn kaj la bestojn (ekzemple la aglon kaj la jaguaron). La devo faradi tiun revigligon estis esprimata en mezamerika kulturo per bildoj pri oferado: agloj kaj jaguaroj vorantaj homajn korojn; cirkloj el jado (chalchihuites) kiuj reprezentas korojn; bildoj kiuj entenas samtempe peton de pluvo kaj de sango, kun la sama celo, t.e. redoni la dian energion; bildoj de plantoj kaj floroj kiuj simbolas samtempe la naturon kaj la vivnaskan sangon.
Buĉoferado havis plurajn funkciojn en mezamerika religio. Unue, ĝi ĉeestigis la diigitan morton. Morto estis sekvo de la homa oferado, sed ne fino, sed daŭrigo de la kosma ciklo. Ĝi renaskis vivon, liberigante dian energion kaj reirigante ĝin al la dioj por ke ili generu novan vivon. Due, buĉoferado pravigis militon, ĉar en milito oni akiris la plej valorajn oferotojn, militistojn havantajn la energion bezonatan por fortiga la diojn en ilia konstanta agado. La milito kaj la kaptado de kontraŭuloj samtempe fariĝis rimedo de supreniĝo en la socia ŝtuparo, kaj dia ludo. Trie, buĉoferado pravigis la reĝan potencon kaj tiun de la pastroj, kiuj regis la religian idearon, kaj de la militistoj, kiuj liveradis la oferotojn.

Duumeca pensado
[redakti | redakti fonton]Mezamerikaj kulturoj evoluigis tendencon kompreni paron de malajn konceptoj kiel paron de aspektoj de unu fundamentaĵo. Tiu duuma koncepta stilo markis publikan religion kaj politikon kiel ankaŭ popolajn kredojn kaj ĉiutagan konduton. Ĝi naskiĝis de kultura kunfandiĝo inter navatloj kaj aŭtoktonoj. La plej reprezentaj ekzemploj estas la kredoj je nahual (d) kaj la mezamerika pilkludo.

Nahual
[redakti | redakti fonton]La vorto nahual rilatas al la kapablo ke homo alikorpiĝe prenu la aspekton de alia besto. Ĝi nomas kaj la nehoman korpon kaj la homon kiu kapablas alikorpiĝi en tiun beston, sed la bazo de la koncepto estas kredo, ke oni povas esti kaj homo kaj alispeca besto samtempe. La rilato de nahual estas strikte individua, malsame de totemismo, kiu estas kolektiva rilato. Iuj nahual estis tre famaj, ekzemple la jaguaro kaj la aglo; aliaj estis pli modestaj, ekzemple la hundo, la dazipo, la didelfo, ktp.
En mezamerika arto, nahual estis diverse interpretataj. La unua speco estas malfacile komprenebla por modernuloj, ĉar ĝi impresas kiel dazipo aŭ jaguaro, ekzemple, sed vere la artaĵo celas reprezenti nahual de dio aŭ reĝo. La dua, pli rekta maniero bildigas la homon kaj ties duan formon kune kiel unu duon-antropomorfan vivulon, kun homa kapo aŭ brakoj kaj nehomaj kruroj, beko, vosto, aŭ simile.

Pilkludo
[redakti | redakti fonton]La mezamerika pilkludo ne estis sporto en la kutima senco, sed rito, kaj la "ludejo" ĉiam situis inter ceremoniejoj. Ĝi havis esence kosman signifon, rilatantan kun la moviĝoj de la suno kaj de la universo. Tiuj moviĝoj reprezentiĝis en la pilko, kiu estis fabrikita el malmoligita kaŭĉuko farita el karikfikusa sevo; la materialo elektiĝis pro sia resaltemo.
La pilkludo havis multajn regulojn, kiuj ŝanĝiĝis de regiono al regiono. En unu versio oni povis ludi nur per la manoj, en alia oni uzis la koksojn kaj kubutojn, kaj en alia nur bastonforman frapilon. Por ĉiu tipo ekzistis propraspecaj ludejoj: unu havanta benketojn por resaltigi la pilkon je koksa alto, alia senigita je sia grundo. Ĝenerale ĉiaj pilkludejoj estis I-formaj. Ĉe la ekstremoj povis troviĝi birdajn kapojn kiel en Copán aŭ grandaj ringoj tra kiuj oni devis irigi la pilkon, kiel en Ŝoĉikalko. La ludo finiĝis per homa buĉofero, sed oni ne scias, ĉu la oferoto estis la kapitano de la venkinta teamo aŭ la venkita.
Simbola spaco-tempo
[redakti | redakti fonton]La kvar kompasdirektoj de la spaco estis ligitaj kun la tempo per la kalendaro, kiu vicigis la kvalitojn de la spaco dum la tempo. En Mezameriko dato aŭ okazo ĉiam ligiĝis al spaca direkto, kaj la kalendaro esprimis simbolan topografion karakteran de tiu periodo. La tagoj ligiĝis laŭ siaj nomoj al kompasdirektoj, kiuj donis al ili kosman signifon.
- La signoj de la oriento estas: krokodilo, serpento, akvo, kano, movo. La oriento ligiĝas al planta fekundeco kaj kun la mondo de la pastroj.
- La signoj de la nordo estas: vento, morto, hundo, jaguaro, siliko. Kontraste al la oriento, ĝi simbole estas seka, malvarma, kaj malvigliga. Oni konsideras ĝin la nokta parto de la universo kaj loĝejo de la mortintoj. La hundo, precipe la meksika nuda hundo, havas tre specialan signifon, ĉar li iras kun la mortinto dum la vojaĝo kaj irigas lin aŭ ŝin trans la alimondan riveron en neniecon.
- La signoj de la okcidento estas: domo, cervo, simio, aglo, pluvo. Ĝi estas direkto ligita kun la ciklo de la vegetaĵaro, precipe en la moderklimata alteja ekosistemo, kun maldensa pluvo kaj kvar sezonoj.
- La signoj de la sudo estas: kuniklo, lacerto, seka herbo, katarto, floro. Ĝi rilatas unuflanke kun la luma kaj varma tagmeza suno, kaj aliflanke kun la pluvo plena de alkohola trinkaĵo. La kuniklo, kiel ĉefa simbolo, estas ligita kun kultivistoj kaj kun pulko.

Teritorio kaj ceremoniejoj
[redakti | redakti fonton]La ceremoniejoj estas la aksoj de la loĝlokoj de Mezameriko. La urba teritorio mem estas nenio alia ol parto de la propra spaco de la ceremoniejoj, kiuj konsistigas ĝian koron. Ilia funkcio estas situigi la spacon ĉirkaŭ si. La urbo kun sia ceremonia centro konsistigas la politikan ekzistaĵon, bazon de la identeco de ĉiu homo.
|
La ceremoniejoj ĉiam estis konstruitaj por videblo. Piramidoj estis konstruaĵoj kiuj elstaris de la cetera urbo por manifesti la diojn kaj iliajn kapablojn. Alia karaktero de ceremoniejoj estas la historia akumulado. Ĉiu ceremonia domo estis konstruita en pluraj fazoj, unu sur la alia, tiel ke la nun videbla parto normale estas nur la lasta konstrua etapo. La ceremoniejoj estas la arkitektura traduko de la identeco de ĉiu urbo projekciita sur ĝian adoron al siaj dioj kaj mastroj.

Postmorta vojaĝo
[redakti | redakti fonton]Oni konceptis en Mezameriko plurajn specojn de postmorta ekzisto kaj tial oni praktikis plurajn specojn de funebra ceremonio: unuhomajn kaj plurhomajn, amastombojn, masonitajn ĉambrojn, urnojn, ktp. Krome oni praktikis kremacion. La socia rango de la mortinto kaj la maniero de morto ambaŭ faktoris en la elekto de maniero de enterigo. En ĉio rolis ideo de postmorta vojaĝo, kies deira punkto estis la tombo kaj kies celo estis la mondo de mortintaj homoj.
Mezamerikanoj kredis je tri postmortaj vojaĝoceloj. La vojaĝon ĉielen faris nur homoj mortintaj en batalejo, sur la buĉofera ŝtono, aŭ dum akuŝo. Tiu ekzistejo nomiĝis Cincalco ("maiza domo"). La dua estis la subtera vojaĝo, pilgrimado kiu kondukis la mortintojn al ekzistejo sub la norda ekstremo de la mondo. Tiu loko nomiĝis Mictlān (d) ("mortintejo"). La tria vojaĝo kondukis al la suna paradizo en la orienta direkto. Tiun lokon regatan de la suno oni nomis en la naŭatla lingvo Tonatiuhichan ("domo de la suno").
En ĉiu enterigo oni devis lasi manĝaĵon kaj trinkaĵon en ujoj faritaj el argilo por ke la mortinto nutru sin dum la vojaĝo; oni lasis ankaŭ maskojn por ŝirmi ilin kontraŭ la malvarmo. Nuntempe iuj mezamerikaj indiĝenoj ankoraŭ metas monerojn inter la fingrojn de mortinto por kovri la kostojn de la vojaĝo.
Medicino
[redakti | redakti fonton]Mezamerikaj fakaj konoj estas aranĝeblaj en du kunekzistantaj aksoj. En medicino la magia elemento estis ŝamanisma tradicio; "ŝamano" estas moderna nomo por kuracisto-pastro, kiu okipiĝis pri iuj malsanoj. La plej ofta el tiuj estis la perdo de la animo. Por la kuracado de la malsanuloj la ŝamano utiligis psikaktivaĵojn (d) (pejotlon, tabakon, ruĝajn fabojn riĉajn je meskalino) kaj magiajn procedojn (sorĉojn kaj votoferojn (d)).
La alia medicino estis pragmata konaro. En Mezameriko estis tradiciaj kuracistoj, kiuj sciis kuraci ostrompiĝojn kaj vundojn kaj eĉ fari kelkajn akuŝistajn intervenojn. Ili krome kuracis per plantoj, ekzemple uzante la aktivan principon de aspirino, kiun ili sciis eligi de salikaj ŝeloj.

Oni kredis, ke ĉiu nombro havas magian kromsignifon, kiu influas al la destino de la homoj.
Astronomio
[redakti | redakti fonton]Astronomio, naskiĝis de la observado de la astroj kaj la simbola konstruado de la tutkosma vivo. La mezamerikanoj komprenis, ke la ĉielo organiziĝas laŭ regulaj cikloj kaj sinsekvoj de sezonoj kaj astronomiaj fenomenoj. Ili asociis bestojn, plantojn, kaj aliajn figurojn kun la diversaj konstelacioj. La astronomiaj konoj akumuliĝadis dum jarmiloj. La procezo kulminis kun la invento de la kalendaro, kies radikoj troviĝas en la meza antaŭklasika periodo), surbaze kaj de la observado de la astroj kaj de matematiko:
|
260-taga kalendaro
[redakti | redakti fonton]La kalendaro de 260 tagoj nomiĝis en la naŭatla Xihuitl (civila), kaj dividiĝis en 13 monatoj po 20 tagoj. Ĝi nomiĝis ankaŭ Tonalpohualli ĉe la centraj popoloj, Tzolkin ĉe la majaoj, kaj Pije ĉe la zapotekoj. La kalendaro komenciĝis de 1200 a. K., kaj spegulis la evoluon de la maniero mezuri la tempon. Ĝi uziĝis ne nur por scii en kiuj tagoj oni kultivu, kiujn religiajn festojn oni faru, kaj kiel la astroj moviĝas, sed ankaŭ por antaŭdiraj celoj kaj por determini la diversajn destinojn de la homoj.
La nomoj uzataj por la tagoj, monatoj, kaj jaroj en la mezamerika mondo devenas grandaparte de la magi-religia mondrigardo, kiun la mezamerikanoj havis pri la natura medio, en kiu ili vivis komence de la frua antaŭklasika periodo: bestoj, floroj, la astroj, kaj la morto. Ĉi tiu kalendaro ĉeestas en ĉiuj mezamerikaj kulturaj zonoj, de la olmekoj kaj la oaĥaka regiono ĝis la majaa zono kaj la Novvulkana Akso.

Matematiko
[redakti | redakti fonton]Matematiko por la mezamerikanoj ne temis nur pri nombroj, ĉar tiuj enhavis simbolan valoron laŭ la duumeca pensmaniero. La nombrosistemo estis dudekuma, t.e. simila al modernaj arabaj nombroj, sed kun bazo de dudek anstataŭ dek. La nombroj skribiĝis per punktoj, kiuj valoris unuon, kaj liniojn, kiuj valoris kvin unuojn. Simbolisme, la nombro 2 rilatis al origineco, ĉar oni komprenas ĉian originon kiel disduiĝon; 3 al la endoma fajro; 4 kun la kvar anguloj de la universo; 5 al malstabilo; 9 al la subtera mondo kaj la nokto; 13 kun la lumo; 20 kun pleneco; kaj 400 kun senfineco. La majaoj estis la unua civilizo en Mezameriko kaj unu el la plej fruaj en la mondo, kiuj uzis nombran signon por la matematika koncepto nulo.
Granda kontribuo al matematiko, farita precipe de la meŝikoj, estis la invento de la nepohualtzintzin, abako per kiu oni rapide kalkulis aritmetikajn operaciojn. Ĝi estis fabrikita el ligno, fadenoj, kaj maizaj grajnoj, kaj oni foje nomas ĝin "azteka komputilo".
Skribado
[redakti | redakti fonton]La studo de la mezamerika hieoroglifa skribado evoluis laŭ etapoj. La sola plene skriba sistemo estas la majaa. Dekomence oni diskutis kiel klasifiki la pli limigitajn signosistemojn uzitajn de aliaj mezamerikaj kulturoj. Bildoskribaj elementoj portis tre variajn signifojn laŭ arta, religia, kaj kultura mondrigardo. La signobildoj inkludis personojn, bestojn, kalendarajn konceptojn, lokajn nomojn kaj aliajn aferojn konatajn en ĉiuj mezamerikaj kulturoj.
La uzocelo de skribado en Mezameriko estis diversa. Foje ĝi servis por interpretado de la signoj senditaj de la astroj rilate la nomon kaj destinon de homoj. Alia uzo estis klarigado de la mitoj kaj historioj de la popoloj, kiuj estis registrataj per hieroglifoj sur ŝtono kaj papero. Tiun laboron faris la pastroj, kiuj estis la solaj homoj kapablaj kompreni la signojn. Alia gravega uzo estis la legitimigo de la potenco de la regantoj. La skribaĵoj estis faritaj sur publikaj monumentaj, murpentraĵoj, steleoj, kaj piramidaj strukturoj, kiuj klarigis propagande al ĉiuj homoj la potencon de iliaj reĝoj.
Oni skribis nombrojn laŭ dudekuma nombrosistemo.
Arto
[redakti | redakti fonton]Arta esprimado obeis al la kondiĉoj de ideologio, kiun konsistigis religio kaj politiko. Granda parto de la artaĵoj, kiuj restis post la eŭropa konkero, estas publikaj monumentoj. Tiajn artaĵojn oni faris precipe por ke ili vidiĝu. Tio gravis por la mezurado de la tempo, la grandeco de la urbo, kaj la adorado al la dioj. Krome ekzistis alia speco de arto rilatanta kun la kaŝita aspekto de la mondo; ĝi ne estis observebla, sed ĝia valoro estis en si, ekzemple la argilaj ujoj uzataj en enterigoj kaj la nerigardeblaj flankoj de statuoj.
La aŭtoreco de arto estis anonima, sen ia subskribo de la kreinto. Oni nomas ĝin abstrakta, kvankam ĝi reprezentas figurojn, en la senco, ke ĝia referenco ne celas realismon, sed intelektan komprenon.

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.naya.org.ar/biblioteca/bibliografia_militarismo_mesoamerica.htm Arkivigite je 2006-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.mesoweb.com
- http://www.fssca.net/peace
- Kolekto da artikoloj pri Mezameriko ruse
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ López Austin, Alfredo; y López Luján, Leonardo (2001): El pasado indígena. México DF: El Colegio de México. 27. ISBN 968-16-4890-0.
- ↑ Brush, 1965.
- ↑ McNeish, 1967.
- ↑ Duverger, Christian (1999): Mesoamérica, arte y antropología. CONACULTA-Landucci Editores. París. ISBN 970-18-3751-7
- ↑ Niederberger, Christine (2005): «Las sociedades mesoamericanas: las civilizaciones antiguas y su nacimiento», en Rojas Rabiela, Teresa (red.): Las sociedades originarias, Colección Unesco sobre la Historia de América Latina.
- ↑ Bischof, Henning y Viteri Gamboa, julio (2006): «Entre Vegas y Valdivia: la fase San Pedro en el suroeste del Ecuador», en Bulletin de l’Institut Français d’Études Andines, 35 (3), p. 361-376.
- ↑ López Austin y López Luján, 2001: cuadro 1.2.
- ↑ León-Portilla, Miguel. (1995) Toltecáyotl: aspectos de la cultura náhuatl. México: Fondo de Cultura Económica, p. 295. ISBN 968-16-0611-6.
- ↑ Canger, Una (1988). “Nahuatl dialectology: a survey and some suggestions”, International Journal of American Linguistics 54 (1), p. 63.
- ↑ (Quirós Rodríguez 1999, p. 11)
- ↑ (Soto Méndez 2002, p. 21)
- ↑ (Cabrera 2007, p. 204)
- ↑ (Soto Méndez 2002, p. 36)
- ↑ http://www.famsi.org/research/diehl/section01g.html
- ↑ Veracruz (zonas culturales). Alirita 24-a de septembro 2025 .
- ↑ Death Gods, Smiling Faces and Colossal Heads: Archaeology of the Mexican Gulf Lowlands. Alirita 24-a de septembro 2025 .
- ↑ INAH. Zona arqueológica de Tamtoc..
- ↑ García Cook, 1997: 40-43.
- ↑ Benz, 1991: 20, 22-23.
- ↑ Barros kaj Buenrostro, 1997: 6-15.
- ↑ Taube, 2007: 43-45
- ↑ Caso, 1996: 65.
- ↑ ¿Cómo se alimentaron las multitudes mayas?
- ↑ [*University of Colorado at Boulder (2007) «CU-Boulder Archaeology Team Discovers First Ancient Manioc Fields In Americas.» 20-a de aŭgusto 2007. (el Retarkivo 20080602231212) Alirita 29-an de aŭgusto 2007.














