Marie Dressler
| Marie Dressler | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Oskar-premiito | |||||
| Persona informo | |||||
| Marie Dressler | |||||
| Naskonomo | Leila Marie Koerber | ||||
| Naskiĝo | 9-an de novembro 1868 en Cobourg | ||||
| Morto | 28-an de julio 1934 (65-jaraĝa) en Santa Barbara | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | kancero | ||||
| Tombo | Forest Lawn Memorial Park | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono Kanado | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Alexander Rudolph Koerber (mul) | ||||
| Gefratoj | Bonita Louise Koerber (mul) | ||||
| Infanoj | Marie Dressler (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmaktoro scenaristo teatra aktoro filmproduktoro filmreĝisoro | ||||
| Aktiva dum | 1886–1934 vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marie DRESSLER (naskita kiel Leila Marie Koerber ; la 9-an de novembro 1868 en Cobourg, Ontario ; mortis la 28-an de julio 1934 en Santa Barbara, Kalifornio) estis kanada aktorino, kiu komencis sian karieron en la teatro kaj famiĝis ĉefe kiel komikistino. Dum la fruaj tagoj de sonfilmoj, Dressler leviĝis kaj fariĝis unu el la plej grandaj steluloj de Holivudo. En 1931, Dressler gajnis la Oskar-premion por Plej Bona Aktorino pro sia aktorado de serioza rolo de S-rino Min Divot en "Min kaj Bill", igante ŝin la plej maljuna aktorino por gajni la premion (ĝis 1981, kiam Katharine Hepburn, kiu estis ĉirkaŭ 75-jaraĝa, gajnis la premion pro "Golden Lake") kaj la aktorino kun la plej frua naskiĝjaro por gajni la premion.
Dressler poste aktoris ekskluzive en prestiĝaj produktaĵoj kaj fariĝis unu el la plej popularaj aktorinoj en Usono. Por 1932 kaj 1933, ŝi pintis la biletvendejan rangotabelon de Motion Picture Herald, kiu baziĝis sur ĉiujaraj reprezentaj enketoj de usonaj kinejoj faritaj de la revuo Motion Picture Herald, kiel la plej bona biletvendeja stelulo de la lando..[1][2]
La aktorino pasigis la lastajn jarojn de sia vivo kun sia amikino Claire Du Brey, kun kiu, krom amikeco, ŝi havis lesban rilaton
La 7-an de aŭgusto 1933, Marie fariĝis la unua virino aperinta sur la kovrilo de la revuo Time. Malgraŭ ĉi tiu sukceso, ŝia kariero abrupte finiĝis en 1933 post kiam ŝi estis diagnozita kun kancero. Ĉirkaŭ la fino de sia vivo, Marie, kiu konsideris sin sufiĉe nealloga, verkis aŭtobiografion titolitan Biografio de Malbela Anasido.
Ekde 1960, stelo sur la Trotuaro de famo en Holivudo, ĉe 1559 Vine Street, memorigas la aktorinon.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 1914: Tillie's Punctured Romance
- 1917: Tillie Wakes Up
- 1927: The Callahans and the Murphys *
- 1927: Breakfast at Sunrise
- 1928: The Patsy
- 1928: Bringing Up Father *
- 1929: The Vagabond Lover
- 1929: The Hollywood Revue of 1929 *
- 1929: The Divine Lady
- 1930: The Girl Said No *
- 1930: One Romantic Night
- 1930: Caught Short *
- 1930: Anna Christie
- 1930: Let Us Be Gay
- 1930: Chasing Rainbows *
- 1930: Min and Bill
- 1931: Politics *
- 1931: Reducing *
- 1932: Emma
- 1932: Prosperity *
- 1933: Tugboat Annie
- 1933: Dinner at Eight
- 1933: Christopher Bean
Filmoj kun superskripto * indikas aperojn kun Polly Moran.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Obituary Variety, July 31, 1934, page 54.
- ↑ Marie Dressler: North American Theatre Online, alexanderstreet.com; accessed July 27, 2016.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Marie Dressler ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Marie Dressler Muzeo Arkivigite je 2023-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Marie Dressler Fondaĵo
- Intervjuo en Vanity Fair, 11a de oktobro 1902
- Marie Dressler ĉe Virina Filmo Pionira Projekto
- Marie Dressler ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Cilindraj diskoj ĉe Cilindra Aŭdio Arkivo, Universitato de Kalifornia Biblioteko
- 1922 pasporta foto
- Ephemera ĉe Virtuala Historio
- Marie Dressler ternante, ĉ.1900
- Ephemera ĉe Nov-Jorko Publika Biblioteko

