Saltu al enhavo

Maksimino Daja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maksimino Daja
Maximino la 2-a (270-313), ankaŭ konata kiel Maksimino Daja aŭ Maksimino Daza, estis la nevo de imperiestro Galerius.
Maximino la 2-a (270-313), ankaŭ konata kiel Maksimino Daja aŭ Maksimino Daza, estis la nevo de imperiestro Galerius.
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 270 (0270-11-20)
en Gamzigrad
Morto julioaŭgusto 313
en Tarsus
Mortis pro sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Romia religio vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro nekonata valoro kaj Kajo Galerio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Galeria (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maximinus Daza's wife (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Maximus (en) Traduki, Maximina (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Kajo Galerio (patrina onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
terkultivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maksimino Daja latine Gaius Galerius Maximinus Daja naskiĝis en Dacio 270 kaj estis filo de fratino de Galerio kaj mortis en 313. Kiam Diokleciano rezignis 305, Maksimino estis nomita tetrarko de Oriento kaj lia onklo Galerio iĝis kunimperiestro kun Konstancio Ĥloro. Laŭtradicie, Maksimino estis tirano kaj mortigis multajn kristanojn. Maksiminon persekutis la nova imperiestro Licinio, kiu mortigis lin.

Galerio Valerio Maksimino, naskita kiel Daza[i] (malnovgreke: Μαξιμίνος; 20-a de novembro ĉ. 270 – ĉ. julio 313), estis romia imperiestro inter 310 ĝis 313. En 305 lia onklo Kajo Galerio akceptis lin en la Tetrarkion kun la rango de cezaro, polemika nomumo kiu helpis komenci la civitajn militojn de la Tetrarkio en la sekva jaro. Maksimino Daza postulis la titolon de aŭgusto en 310, dividante kaj ofte konkurante la potencon kun Licinio.

Senkondiĉa pagano, li partoprenis en unu el la lastaj persekutoj al la kristanoj, kaj estis la lasta persono kiu havis la titolon de Faraono de Egiptujo. En la 30-a de aprilo 313 Maksimino Daza malkaŝe turnis sin kontraŭ Licinio kaj estis venkita ĉe la Batalo de Ciralumo. Li mortis dum la posta retiriĝo, baldaŭ post publikigo de Edikto de toleremo restariganta la liberecojn de la kristanoj.

Maksimino la 2-a romia imperiestro de 308 ĝis 313.
Romiaj trupoj marŝantaj por la batalo.

La imperiestro Maksimino origine nomiĝis "Daza", antikva nomo kun diversaj nekonataj alt-distingaj signifoj en Ilirio, kie li naskiĝis. La formo "Daja" donita de la kristana verkisto Laktancio, grava fonto pri la vivo de la imperiestro, estas konsiderata misliterumo. Li akiris la nomon "Maksimino" laŭ peto de sia patrinflanka onklo, Kajo Galerio (romia imperiestro el daka origino). Moderna scienca esplorado ofte nomas lin "Maksimino Daza", kvankam ĉi tiu aparta formo ne estas atestita per epigrafiaj aŭ literaturaj pruvoj.

Frua kariero

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la romia regiono Ilirio al fratino de la imperiestro Galerio proksime de iliaj familiaj teroj ĉirkaŭ Felikso Romuliana, en romia Dakio, kampara areo tiam ankaŭ en la antaŭa danuba regiono Moesia, nun moderna orienta Serbio. Li pli malfrue atingis altan distingon post aliĝo al la romia armeo.

En 305, lia patrinflanka onklo Galerio fariĝis la orienta Aŭgusto kaj adoptis Maksiminon kiel filon kaj heredanton, levante lin al la rango de Cezaro (tio estas, la plej juna orienta reganto), kaj donante al li la registaron de Sirio kaj Egiptujo.

Civita milito

[redakti | redakti fonton]

En 308, post la ascendo de Licinio kiel Aŭgusto, Maksimino kaj Konstanteno la Granda estis deklaritaj filii Augustorum ("filoj de la Aŭgustoj"), sed Maksimino verŝajne komencis nomi sin Aŭgusto kun subteno de siaj trupoj dum kampanjo kontraŭ la Sasanidoj en 310. Je la morto de Galerio en 311, Maksimino dividis la Orientan Imperion inter Licinio kaj li mem.

Kiam Licinio kaj Konstanteno la 1-a komencis kune konspiri, Maksimino firmigis sekretan aliancon kun la uzurpanto Maksencio, kiu kontrolis Italion. En 313 Maksimino malferme rompis kun Licinio en 313. Li alvokis armeon de 70 mil viroj sed suferis gigantan malvenkon ĉe la Batalo de Ciralumo en la ĉirkaŭaĵo de Heraclea Perinthus la 30-an de aprilo. Li fuĝis, unue al Nikomedio kaj poste al Tarso, kie li mortis la sekvan aŭguston.

Persekutado de la kristanoj

[redakti | redakti fonton]

Maksimino havas polemikan nomon en kristanaj analoj pro renovigo de ilia persekutado post la publikigo de la Edikto de Toleremo fare de Kajo Galerio, agante responde al la postuloj de diversaj urbaj aŭtoritatoj petantaj pri forpelado de la kristanoj.

En unu dokumento respondanta al peticio farita de la loĝantoj de Tiro, transskribita de Eŭzebio de Cezareo, Maksimino deklaras paganan ortodoksecon, klarigante, ke pro "la bonkora zorgo de la dioj" oni povas esperi pri bonaj rikoltoj, sano kaj la paca maro, kaj ke se tio ne estas la kazo, oni devus kulpigi "la detruan eraron de la malplena vanteco de tiuj malpiaj homoj [kiuj] ŝarĝis la tutan mondon per honto".

En unu ekzistanta surskribo (el Arikando) el la urboj Likio kaj Pamfilio, petanta la malpermeson de la kristanoj, Maksimino respondis, en alia surskribo, esprimante sian esperon, ke "tiuj [...] kiuj, post liberiĝi de [...] tiuj flankaj vojoj [...] ĝoju [kiel] savitaj de grava malsano".

Post la venko de Konstanteno super Maksencio, tamen, Maksimino skribis al la Pretorana Prefekto Sabino (283-285), ke estas pli bone "revoki niajn provincanojn al la adorado de la dioj ol per admonoj kaj flatadoj".

Fine, en la antaŭtago de sia konflikto kun Licinio, Maksimino akceptis la Edikton de Galerio. Post malvenko de Licinio, baldaŭ antaŭ sia morto ĉe Tarso, li mem eldonis la Edikton de toleremo, donante al kristanoj la rajtojn kunveni, konstrui preĝejojn kaj restarigi iliajn konfiskitajn posedaĵojn.

Dum kristanismo daŭre disvastiĝis tra Egiptujo, la titolo de Faraono fariĝis pli kaj pli nekongrua kun la novaj religiaj movadoj. La statuso de Maksimino kiel nekristano donis al la sacerdotoj de Egiptujo la ŝancon nomi lin Faraono, same kiel aliaj eksterlandaj regantoj de Egiptujo estis nomitaj antaŭe.

Tamen, la romiaj imperiestroj mem plejparte ignoris la statuson donitan al ili de la egiptoj. Kaj ilia rolo kiel dio-reĝoj estis agnoskita interne nur de la egiptoj mem.

Maksimino montriĝis esti la lasta persono al kiu estis donita la tradicia titolo de Faraono - neniu kristana romia/bizanca imperiestro, nek islama aŭ moderna gvidanto, revivigis la titolon ekde tiam. Kiel la lasta monarko kiu uzis tradician faraonan titolon, la morto de Maksimino povas esti vidata kiel markanta la finon de 3400 jaroj da historio.

La morto de Maksimino estis diverse atribuita "al malespero, al veneno kaj al la dia justeco".

Bazite sur priskriboj de lia morto donitaj de Eŭzebio kaj Laktancio, same kiel la apero de la oftalmopatio de Graves en tetrarka statuobusto el Atribiso en Egiptujo, foje atribuita al Maksimino, la endokrinologo Peter D. Papapetrou (1949-2004) prezentis teorion, ke Maksimino eble mortis pro severa tirotoksikozo pro la malsano de Graves.

Maksimino estis edziĝinta okaze de sia morto, kaj li postlasis okjaran filon nomatan Maksiminon kaj sepjaran filinon kies nomo estas nekonata.

Eŭzebio pri Maksimino

[redakti | redakti fonton]

La kristana verkisto Eŭzebio asertas, ke Maksimino estis konsumita de avareco kaj superstiĉo. Li ankaŭ ŝajne vivis tre diboĉeman vivstilon:

Kaj li sin donis al tia eksceso de malsaĝeco kaj ebrieco, ke lia menso estis konfuzita kaj freneziĝinta en liaj orgioj. Kiam ebria li donadis ordonojn, pri kiuj li poste pentiĝis kiam sobra. Li permesis al neniu superi lin en diboĉo kaj malŝparemo, sed faris sin instruisto pri malboneco al tiuj lin ĉirkaŭantaj, kaj regantoj kaj subuloj.

Li instigis la armeon vivi volonte en ĉia speco de festado kaj malmodereco, kaj kuraĝigis la guberniestrojn kaj generalojn misuzi siajn subulojn per trouzo kaj avideco, kvazaŭ ili estus regantoj kun li.

Kial ni bezonas raporti la libertinajn, senhontajn farojn de tiu viro, aŭ listigi la homamason kun kiu li adultis? Tio estas ĉar li ne povis trairi urbon sen senĉese korupti la virinojn kaj perfortigi la virgulinojn.

Laŭ Eŭzebio, nur kristanoj rezistis lin.

Ĉar la viroj eltenis fajron, glavon, krucumadon, sovaĝajn bestojn, la profundojn de la maro, la detranĉadon de membroj, bruligadon, pikadon kaj elfosadon de okuloj, mutilojn de la tuta korpo, kaj krom ĉi tiuj, malsaton, minojn kaj katenojn. En ĉio ili montris paciencon nome de la religio anstataŭ transdoni al la idoloj la respekton ŝuldatan al Dio.

Kaj la virinoj estis ne malpli virecaj ol la viroj rilate al la instruado de la Dia Vorto, ĉar ili eltenis konfliktojn kun la viroj, kaj konkeris egalajn premiojn de virto. Kaj kiam ili estis fortrenitaj por koruptaj celoj, ili transdonis siajn vivojn al la morto anstataŭ siajn korpojn al malpureco.

Li aludas al nobela kristana virino, kiu malakceptis liajn trudojn. Li ekzilis ŝin kaj konfiskis ĉiujn ŝiajn riĉaĵojn kaj havaĵojn. Eŭzebio ne donas nomon al la junulino, sed Tiranio Rufino nomas ŝin "Dorotea",[1] kaj skribas, ke ŝi fuĝis al Arabio. Tiu ĉi rakonto eble evoluis al la legendo pri Dorotea de Aleksandrio.

Cezaro Baronio identigis la junulinon en la rakonto de Eŭzebio kun Katarina de Aleksandrio, sed la Bolandanoj malakceptis tiun ĉi teorion. Tamen, konsiderante la antaŭajn persekutojn de Maksimino kontraŭ kristanoj, ne ekzistas dubo pri la kredindeco de Eŭzebio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]