Saltu al enhavo

Kloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

F

Cl

Br

SkloroAr

Ne 3s2 3p5

35 Cl
17
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elementoesencaj medikamentoj • lithophile
duatoma nemetalo • halogeno
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero kloro (chlorum), Cl, 17
CAS-numero 7782-50-5
Loko en perioda tabelo 17-a grupo, 3-a periodo, bloko p
Karakteriza grupo Halogenoj
abundeco en terkrusto 0,017 %
Nombro de naturaj izotopoj 2
Aspekto flavverda gaso
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 35.446-35.457 amu
Atomradiuso 100 pm
Kovalenta radiuso 102 pm
Radiuso de van der Waals 175 pm
Elektrona konfiguracio Ne 3s2 3p5
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 7
Oksidiĝa nombro −1, 0, +1, +3, +5, +7
Fizikaj ecoj
Materia stato gasa (Cl2)
Kristala strukturo ortoromba
Denseco (gasa, 273,15 K) 3,214 · 10−3 g/cm3
Magneta konduto diamagneta
Degelpunkto −101,5 °C (171,65 K)
Bolpunkto −34,04 °C (239,11 K)
Molvolumeno 22,7 · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 478 J/(kg · K)
Elektra rezistivo 1,0 · 107 Ω · m
Termika konduktivo 0,0089 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 3 (Pauling-skalo)
Joniga energio 1251,2 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
35Cl 75,78 % estas stabila kun 18 neŭtronoj
37Cl 24,22 % estas stabila kun 20 neŭtronoj
36Cl sinteza 3,01 · 105 a β− 0,709 36Ar
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Kloroĥloro ( el la greka lingvo χλωρός ĥlōrós, esperante "hela verdo") ‚estas ĥemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cl kaj atomnumero 17[1].

Kloro estas flavet-verda gaso. kiu kombiniĝas kun preskaŭ ĉiuj elementoj. Ĝi ne estas trovebla en libera stato en la naturo, sed estas ordinare trovebla kiel natria klorido (NaCl - ordinara salo). Tiele estas du stabilaj izotopoj: 35Cl (74%) kaj 37Cl (26%).

Kloro, en sia simpla kombinaĵo, aperas kiel la diklora molekulo Cl2 kaj estas irita gaso por la spirovojoj.

La gaso iritas mukozajn membranojn kaj la likvo bruligas la haŭton. Nur 3,5 ppm (ppm= partoj en miliono da partoj) detekteblas per odoro, kaj 1 000 ppm povas esti fatalaj post kelkaj enspiroj. Oni ĝin uzis kiel milit-gason en 1915.

Kloro atakas la spiran sistemon, okulojn kaj haŭton[2] Ĉar ĝi estas pli densa ol aero, ĝi tendencas akumuliĝi ĉe la fundo de malbone ventolitaj spacoj. Klorgaso estas forta oksidanto, kiu povas reagi kun brulemaj materialoj[3][4].

Kombinaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The National Institute for Occupational Safety and Health 1994b[1]. (angle)
  2. Faktoj pri kloro (angle). Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2016-04-12 .
  3. Chlorine MSDS (angle) (1997-10-23). Arkivita el la originalo je 2007-09-26.
  4. NOAA Office of Response and Restoration, US GOV Chlorine (Kloro) (angle). noaa.gov. Arkivita el la originalo je 2015-10-15. Alirita 2015-08-25 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]