Saltu al enhavo

Intelekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inteligenteco)
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri inteligenteco, specife svarma

Intelekto[1][2] estas la kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Ĝi estas ekkonkapablo, kies specifa objekto estas la nocio de ento. Etimologie intelekto estas latindevena, el intelligere (= kompreni per intelekto, distingi), vortformita el intus (= inter) kaj legere (= legi). La verba formo okazas fundamente en la greka kaj latina, kun la signifo elekti: légein en la greka, legere en la latina. Koncerne la latinan intellectus, ĝi estas pasinta participo, kiu fariĝis samtempe substantivo; en Esperanto la radiko intelekt- estas substantiva. Pro tio, Esperante intelekto ne estas la rezulto de intelekti sed la ekkonkapablo; la rezulto nomiĝas intelektado.

Inteligento[3] estas kapablo facile kompreni kaj vigle pensi.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri intelekto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:

  • Citaĵo
     Malgranda aspekte, sed granda intelekte. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. NPIV, «kapablo pripensi».
  2. «Intelekto» en ReVo [1] kapablo de la menso
  3. «Inteligento» en ReVo [2] Kapablo vigle pensi
  4. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-20 .