IJK 2025
| IJK 2025 | ||
|---|---|---|
| Loko | Cisarua (distrikto) | |
| Ekde | 9-a de aŭgusto 2025 | |
| Ĝis | 16-a de aŭgusto 2025 | |
| Organizanto | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |
La 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025 en Cisarua, Indonezio.[1]
Antaŭe oni planis ĝin en la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto, sed en fino de novembro 2024 la 110-an UK-on en Brno, Ĉeĥio ŝovis UEA al unu semajno poste (la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025) pro la motorcikla konkurso de MotoGP. Do la lasta tago de UK kaj la unua tago de IJK interkovris. La organizanto fine decidis por ŝovi la daton de IJK ankaŭ al unu semajno poste.[2]
Organizantoj
[redakti | redakti fonton]Jen la listo de organizantoj, devenas precipe de Indonezio kaj ankaŭ kelkaj aliaj landoj:[3]

- Arya Bhaskara Ferduzi - ĉeforganizantoj, vizoj, nokta programo
- Arifah Jihan - loĝado
- Asfrina Liola Simamora - kasisto
- Victor Max Immanuel Koespramanto - vespera programo
- Yani Kartika Wulandari - ekskursoj kaj karavanoj
- Albert Stalin Garrido - kongresa oficisto, taga programo
- Michael Vrazitulis - TEJO estrarano pri kongreso
- Tran Hoan (Ĝojo) - vespera programo
- Teofilo JM de Jesus - novula programo
- Konstanze Schönfeld - kunordiganto de helpantoj
Programo
[redakti | redakti fonton]La temo de la kongreso estas "Diverseco, Solidareco, kaj Toleremo". Tio kongruas kun nacia devizo de Indonezio "Bhinneka Tunggal Ika" (Unueco en Diverseco). Ankaŭ ĉiutage oni havas specifan subtemon priskribante tiutagajn programojn.
Oni povas spekti koncerton en vespera programo. Estas Mitt de Japanio, Ninety Horsepower de Indonezio, kaj Kordevulo, speciala muzikbando fondiĝita el kelkaj esperantistoj de Vjetnamio, Filipinoj, Italio, kaj Orienta Timoro. Ankaŭ oni povas spekti indonezian vespero kiu montris kelkajn lokajn dancojn.
Frédéric Düe (Frico) organizis programon de sponsorata kurado #KuriPorKongo. Per ĝi oni kolektis 1508 eŭrojn por sendi al Orienta Kongolando, kiun konflikto tuŝis komence de 2025.
Ekskursoj en tiu ĉi kongreso haveblis al kelkaj lokoj. Estis du antaŭkongresaj ekskursoj al Ĝakarto kaj Bogoro, tri dumkongresaj ekskursoj, kaj tri postkongresaj ekskursoj al Banten, Ĝakarto, kaj Filipinoj.[4][5]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ noto IJK 2025 okazos en Indonezio de julio 2024 en tejo.org (esperante)
- ↑ https://www.instagram.com/p/DDHcVbpsoEr/?igsh=NmFvYjZzeTZocG51
- ↑ https://www.instagram.com/p/DL17mItI6MW/?igsh=MXEzbTViNHc5ZmFwOQ==
- ↑ https://ijk2025.tejo.org/programo/
- ↑ Garrido, Albert Stalin. 2025. "IJK 2025 en Indonezio: magia sperto kiu ĉiam okupos spacon en mia koro". Esperanto 1406 (11): 220-223.
| ||||||

