IJK 2000
Aspekto
| IJK 2000 | ||
|---|---|---|
| Loko | Honkongo, | |
| Ekde | 5-a de aŭgusto 2000 | |
| Ĝis | 12-a de aŭgusto 2000 | |
| Oficiala retejo | www | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

Anoj de la IJK 2000
La 56-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Honkongo (Ĉinio) inter la 5-a kaj la 12-a de aŭgusto 2000. Laŭ la Jarlibro de UEA ĉeestis 200 personoj; laŭ la kongresa retpaĝaro[1] ĉeestis pli ol 150 kongresanoj, krom tagvizitantoj, kaj entute aliĝis kaj pagis 180 partoprenantoj el 24 landoj. Ĉeforganizanto estis honkonga esperantisto Bill Mak.[2] Al la kongreso invitis Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kunlabore kun Honkonga Junulara Esperanto-Asocio kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio, kaj la organizadon ankaŭ signife subtenis la Honkonga Esperanto-Asocio.
Prelegoj
[redakti | redakti fonton]- Henning von Rosen kaj Hokan Lundberg: Esperanto kaj Interreto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||

