Henry van Dyke
| Henry van Dyke | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 10-an de novembro 1852 en Germantown | ||||
| Morto | 10-an de aprilo 1933 (80-jaraĝa) en Princeton | ||||
| Tombo | tombejo de Princeton | ||||
| Religio | protestantismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Princeton Teologia Seminario Princeton 'Poly Prep Country Day School' en Broklino | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Ellen Reid Van Dyke (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto diplomato poeto | ||||
| Aktiva en | Princeton vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henry van DYKE estis usona presbiteriana pastro, verkisto, universitata profesoro kaj diplomato. Li naskiĝis la 10-an de novembro 1852 en Germantown, Pensilvanio kaj mortis en aĝo de 80 jaroj la 10-an de aprilo 1933 en Princeton. Li studis ĉe la Politeknika Instituto de Broklino kaj la Kolegio Princeton (la nuna universitato Princeton), kie li ricevis sian bakalaŭran gradon pri artoj en 1873 kaj sian magistran gradon pri artoj en 1876. Li poste studis ĉe la Teologia Seminario de Princeton dum unu jaro kaj ĉe la Universitato Friedrich Wilhelm de Berlino dum du jaroj.
Li komencis labori kiel pastro en Newport en 1878 kaj ekde 1882 laboris ĉe la Brick Presbyterian Church en Novjorko. Lia novelo de 1896, La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo, kiu rakontas la historion de plia klerulo aldone al la Tri Magoj) kiu povis trovi Jesuon nur post la krucumo, fariĝis furorlibro kaj estis tradukita en plurajn lingvojn, en 1909 ĝi ankaŭ aperis esperantlingve en traduko de Émile Boirac. Samjare ankaŭ aperis sukcesa unua poemaro de li, en 1896 la kolegio Princeton iĝis formale universitato, kaj en 1899 Henry van Dyke tie iĝis profesoro pri angla literaturo. Pliaj literaturaj verkoj kompreneble sekvis. En 1913 la novelektita prezidanto de Usono Woodrow Wilson, malnova kolego kaj amiko el Princeton, nomumis lin ambasadoro de Usono en Nederlando, respondeca ankaŭ por Luksemburgio. Li ekde 1914 oficiale reprezentis la neŭtralan pozicion de Usono en la Unua Mondmilito, sed private varbis ĉe Wilson por eniro de Usono en la militon, kiu fine sukcesis.

