George Best
Aspekto
| George Best | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 22-an de majo 1946 en Belfasto |
| Morto | 25-an de novembro 2005 (59-jaraĝa) en Londono |
| Mortokialo | rena malfunkcio |
| Tombo | Roselawn Cemetery (en) grave of George Best (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Grosvenor Grammar School (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Alex Best (en) Angie Best (en) |
| Infano | Calum Best (en) ( |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto sporta komentisto |
George BEST (22-a de majo, 1946 – 25-a de novembro, 2005) estis nord-irlanda futbalisto kiu estas ĉefe memorata pro lia tempo ĉe Manchester United F.C.. Li ludis kun tiu klubo de 1963 ĝis 1974, helpante ĝin gajni la britan Football League Championship (Futbal-liga Ĉampioneco) en 1965 kaj 1967, kaj la UEFA-pokalon en 1968. En tiu lasta jaro, li estis nomita la Eŭropa futbalisto de la jaro kaj Futbalisto de la Jaro laŭ la Asocio de Futbalĵurnalistoj.
Best estis konata alkoholisto kiu mallongigis lian karieron kaj (verŝajne) ankaŭ lian vivon. Ĉ. 100000 homoj ĉeestis lian funebran solenaĵon en Orienta Belfasto, kaj la ceremonio estis montrita televide.

