Saltu al enhavo

Floriano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaius Marcus Annius Florianus Augustus
(232-276)
Ikonografia portreto de la Romia Imperiestro, Floriano.
Ikonografia portreto de la Romia Imperiestro, Floriano.
Persona informo
Marcus Annius Florianus
Naskiĝo la 19-a de aŭgusto, 232
en Romo, Romia Imperio
Morto 9-a de septembro 276
en Tarso, Provinco Mersin, Turkio
Mortis pro hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Romia religio vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Tacito (imperiestro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

FlorianoMarcus Annius Florianus estis nelonge romia imperiestro en la jaro 276. Li prenis la tronon post la murdo de sia duonfrato Tacito, sed estis mortigita post 88 tagoj fare de siaj propraj soldatoj dum sia konflikto kun la rivala imperiestro Probo, kiu transprenis la orientajn provincojn post la morto de Tacito.

Tacito, duonfrato de Floriano, tiam ordonis al Floriano konduki trupojn al Panonio, por forpuŝi atakojn en romian teritorion fare de la gotoj.
Barbaraj invadoj en la 3-a jarcento.
Bildo de la Vilaĝo de la Kvintilioj sur la Vojo Appia. Ĉi-imperia vilaĝo estis scenejo de multaj restaŭrigoj kaj surskriboj ĝis la epoko de la imperiestro Floriano.
La gotoj preparas la invadon en Trakion en 250 p.K. sub sia reĝo Kniva, antaŭ la Batalo de Abrito. El la verko "Historio de la Nacioj" de Hutchinson, publikigita en 1915.

Fine de 275, la patrinflanka duonfrato de Floriano, Tacito, estis proklamita imperiestro post la neatendita morto de Aŭreliano. Baldaŭ poste, Tacito nomumis Florianon kiel pretoran prefekton. Tacito tiam ordonis al Floriano konduki trupojn al Panonio, por forpuŝi atakojn en romian teritorion fare de la gotoj.

Tacito mortis subite ĉirkaŭ junio 276, supozeble kiel sekvo de milita komploto, kaj Floriano rapide proklamis sin imperiestro, kaj estis agnoskita kiel tia de la Romia Senato kaj la okcidentaj provincoj. Floriano poste daŭrigis la militkampanjon kontraŭ la Gotoj, gajnante gravan venkon antaŭ ol la novaĵoj atingis lin pri la ribelo de Probo, kiu sukcese servis kiel komandanto sub Aŭreliano kaj Tacito. La ribelon de Probo subtenis la provincoj Egiptujo, Sirio, Palestino kaj Fenicio.

Probo profitis sian kontrolon sur la egipta greno, kiun li uzis por rapide fortranĉi la provizon de greno al la resto de la imperio. Li kondukis siajn trupojn al Malgranda Azio, por defendi la Kilikiajn Pordojn, permesante al li uzi gerilajn taktikojn por konduki militon de elĉerpiĝo anstataŭ rektan konflikton. Floriano kondukis siajn trupojn al Kilikio, kaj enkazernigis siajn fortojn en Tarso.

Tamen, multaj el liaj trupoj, kiuj ne estis kutimiĝintaj al la varma klimato de la regiono, malsaniĝis pro somera varmondo. Eksciinte pri tio, Probo lanĉis atakojn ĉirkaŭ la urbo, por malfortigi la animetoson de la trupoj de Floriano. Tiu strategio sukcesis, kaj Floriano perdis kontrolon de sia armeo, kiu ribelis kontraŭ li kaj mortigis lin. La regado de Floriano daŭris malpli ol tri monatojn, 88 tagojn por esti preciza.[1]


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.
Antaŭe:Romiaj imperiestrojPoste:
Tacito (275276)Probo (276282)