Saltu al enhavo

Falenoptilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falenoptilo


Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj, Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj, Caprimulgidae
Genro: Phalaenoptilus
Ridgway, 1880
Specio: Falenoptilo, P. nuttallii
Phalaenoptilus nuttallii
(Audubon, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
oranĝe, reproduktejo; purpure, la tutan jaron
oranĝe, reproduktejo; purpure, la tutan jaron
oranĝe, reproduktejo; purpure, la tutan jaron
Sinonimoj

Caprimulgus nuttallii (pranomo)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Falenoptilo, Phalaenoptilus nuttallii, estas noktula birdo de la familio de Kaprimulgedoj, nome la kaprimulgoj. Ĝi troviĝas el Brita Kolumbio kaj sudorienta Alberto, tra okcidenta Usono al norda Meksiko.

La birda habitato estas sekaj, malfermaj areoj kun herboj aŭ arbustoj, kaj eĉ ŝtonecaj dezertaj deklivoj kun tre malmulta vegetaĵaro.

Falenoptilo, montranta niktitantan membranon.

Ĝi estas distribuita tra la sekaj herbejoj kaj veprejoj de okcidenta Nordameriko, de suda Kanado ĝis norda Meksiko, inkluzive de Usono.

Ĝi estas la sola konata birdospecio kiu eniras staton de vintrodormo.

Multaj nordaj birdoj migras vintri el la reprodukta teritorio al centra kaj okcidenta Meksikio, kvankam kelkaj restas pli norde. Rimarkinde la Falenoptilo estas la ununura birdo konata kiel irante en torporo por longdaŭraj periodoj (semajnoj al monatoj).[1] Tio okazas en la suda bordo de ties teritorio en Usono, kie ĝi pasas multe el la vintro neaktiva, kaŝita inter amasoj de rokoj. Tiu kutimo estis konstatita en Kalifornio kaj Nov-Meksiko. Tia longdaŭra periodo de torporo estas proksima al stato de vintra dormo, ne konata inter aliaj birdoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Falenoptilon ilustraciis kaj formale priskribis en 1844 la ornitologo John James Audubon el maskla specimeno kolektita sur la orienta bordo de la rivero Misuro inter Fort Pierre kaj la elfluejo de la rivero Cheyenne en Suda Dakoto. Audubon stampis la duvortan nomon Caprimulgus nuttallii, elektante por la specia epiteto honoron al sia amiko, la ornitologo Thomas Nuttall.[2][3] La specion movis al sia propra genro Phalaenoptilus la usona ornitologo Robert Ridgway in 1880.[4] La genronomo kombinas la grekajn falaina kun la signifo "tineo" kaj ptilon signife "plumaro".[5]

Oni agnoskis jenajn ses subspeciojn:[6][7]

  • P. n. nutalli (Audubon, 1844) – reproduktiĝas je plimulto de la nordamerika teritorio.
  • P. n. californicus Ridgway, 1887 – malhela kaprimulgo, estas pli malhela kaj pli bruna ol la nomiga raso. Ĝi vivas en okcidenta Kalifornio kaj norda Baja California
  • P. n. hueyi Dickey, 1928 – dezerta kaprimulgo, estas pli pala ol la nomiga raso. Ĝi vivas en sudorienta Kalifornio, sudokcidenta Arizono (Usono) kaj nordorienta Baja California (Meksiko)
  • P. n. dickeyi Grinnell, 1928 – San Ignacio kaprimulgo, estas pli malgranda kaj malpli markata ol californicus. Ĝi estas loĝanta en suda Baja California.
  • P. n. adustus Van Rossem, 1941 – Sonora kaprimulgo, estas pli pala kaj pli brunan ol la nomiga raso. Ĝi vivas el plej suda Arizono ĝis norda Meksiko.
  • P. n. centralis Moore, RT, 1947 – centra Meksiko

Ĉi tiu estas la plej malgranda el nordamerikaj kaprimulgoj, ĉirkaŭ 18 centimetrojn longa, kun enverguro de proksimume 30 centimetroj. Ĝi pezas 36–58 gramojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj grizaj kaj nigraj supre kun padronoj. La eksteraj vostoplumoj estas blanke finitaj, la markoj iomete pli elstaraj ĉe la masklo.[8]

La ordinara kaprimulgo estas distingebla de similaj kaprimulgoj per sia eta grandeco, mallonga beko, rondetaj flugiloj kun pintoj kiuj atingas la finon de la mallonga vosto dum ripozo, kaj palgriza koloro.[8] De proksime oni povas aŭdi trian silabon de la krio. Ĝi ankaŭ eligas ĉak-noton dumfluge.[8]

  1. Torpor in an African caprimulgid, the freckled nightjar Caprimulgus tristigma”, Journal of Avian Biology 38, p. 261–266. doi:10.1111/j.2007.0908-8857.04116.x.  Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-17. Alirita 2011-09-11 .
  2. Audubon, John James. (1844) “Nuttal's Whip-Poor-Will”, The Birds of America, from drawings made in the United States and their territories 7. New York: J.B. Chevalier, p. 350–352, Plate 495.
  3. (1940) Check-List of Birds of the World 4. Harvard University Press, p. 193–194.
  4. (1880) “Revisions of nomenclature of certain North American birds”, Proceedings of the United States National Museum 3, p. 1–16 [5]. 
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. Frogmouths, Oilbird, potoos, nightjars. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 8a de Oktobro 2020 .
  7. (2020) “Common Poorwill (Phalaenoptilus nuttallii), version 1.0”, Birds of the World. doi:10.2173/bow.compoo.01. 
  8. 8,0 8,1 8,2 Common Poorwill. Alirita 2015-12-13 .
  • Cleere kaj Nurney, 1998. Nightjars, (ISBN 1-873403-48-8)
  • Paul R. Ehrlich; David S. Dobkin; and Darryl Wheye, 1988. The Birder's Handbook. New York: Simon and Schuster, (ISBN 0-671-62133-5)
  • Terres, 1980. Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. New York: Alfred A. Knopf, (ISBN 0-394-46651-9)
  • National Geographic Society, 1987. Field Guide to the Birds of North America. Washington, D.C.: National Geographic Society. (ISBN 0-7922-7451-2)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]