Dominique Jacquin
Aspekto
(Alidirektita el Esperantisto kaj vikipediisto Dominique Jacquin, alinome Pino)
| Dominique Jacquin | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de julio 1958 en Nancio |
| Morto | 19-an de januaro 2017 (58-jaraĝa) en Beaune |
| Tombo | Limey-Remenauville |
| Lingvoj | franca • germana • Esperanto |
| Ŝtataneco | Francio |
| Okupo | |
| Okupo | agronomo biologo esperantisto |
Dominique Jacquin estis franca biologo, agronomo kaj esperantisto, kiu naskiĝis la 9-an de julio 1958[1] en Nancio. Li loĝis en Bono (france Beaune), kaj vikipediumis ekde 2008. Pino estis administranto de la esperantlingva vikipedio je la uzantonomoj pino, pli poste pino~eowiki, kaj pinof por robota laboro, en vikipedio interalie aktive partoprenis en la portalo kaj projekto pri biologio, kaj al la vikimedia komunejo kontribuis ankaŭ per la uzantonomo Bildoj.
Li mortis la 19-an de januaro 2017 en Beaune, kaj estas entombigita en Limey-Remenauville (Loreno) apud la familia bieno.

