Esperanta PEN-Centro
| Esperanta PEN-Centro | ||
|---|---|---|
Emblemo de la establo
| ||
| verkista asocio | ||
| Komenco | 1991 | |
| Sidejo | Ĉaŭdefono (Kantono Neŭŝatelo, Svislando | |
| Agareo | ||
| Fondinto(j) | Perla Martinelli • István Nemere • Giorgio Silfer vd | |
| Estro | Vinko Ošlak | |
| Komitato | Giorgio Silfer (prezidanto), Julian Modest (vicprezidanto), Miroslava Kirova (sekretario) | |
Esperanta PEN-Centro aŭ Esperanta PEN estas la esperanto-branĉo de la internacia verkista asocio PEN International. La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro.
Esperanta PEN kunredaktis la Universalan Deklaracion pri lingvaj rajtoj (1996)[1] .
Historio
[redakti | redakti fonton]La Esperanta PEN-Centro estis fondita la 27an de novembro 1991 de Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer. La kvara aliĝinto estis Gaston Waringhien[2].
La komenco
[redakti | redakti fonton]La 13an de septembro 1992 en Belinzono (Kantono Tiĉino, Svislando), la unua Asembleo elektis Nemere prezidanto, Silfer vicprezidanto kaj Judit Felszeghy sekretario. Tiu Komitato daŭris ĝis 1999, kiam William Auld estis elektita kiel prezidanto kaj István Nemere kiel vicprezidanto. Post William Auld en 2005 la prezidon transprenis Vinko Oŝlak, dum unu mandato. De 2008 ĝis 2011 la centron prezidis Perla Martinelli, al kiu sekvis Bertil Nilsson ĝis 2014, Walter Zelazny, Tomasz Chmielik, Julian Modest kaj Giorgio Silfer.
La 10an de septembro 1993 en Santiago-de-Kompostelo la PEN-Mondkongreso akceptis Esperantan PEN-Centron: esperanto estas de tiam oficiale agnoskita kiel literatura lingvo. La delegacio al tiu kongreso konsistis el Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Depost tiu jaro delegacio de la centro partoprenis konstante en la mondkongreso. Delegitoj estis, krom la menciitaj, Ralph Harry, Ljubomir Trifonĉovski, Vinko Oŝlak, Marie-France Conde Rey, Zlatoje Martinov, Walter Zelazny kaj Chiara Macconi.
Krome ĝi regule partoprenas en la Internacia Konferenco de Bledo (Slovenio), kie kunvenas la Pac-Komitato (kies membro Esperanta PEN estas), kaj de tempo al tempo en regionaj konferencoj en Katalunio, Makedonio kaj Hungario.
Rezulte de la preparlaboro de la PEN-komitato pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj estis proklamita en Barcelono, la 6an de junio 1996, la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, kies Esperanto-subskribinto estis Giorgio Silfer.
Danke al PEN, la esperanta literaturo partoprenis kiel oficiala gasto en la unua Literaturfestivalo en Mantuo (septembro 1996). Tiuokaze ni lanĉis projekton de Verkista Domo en la bela renesanca urbo Sabloneto: la iniciato bedaŭrinde ne realiĝis.
En 1997 la centro kunvokis, kun ERA, la unuan Forumon por la Esperanta Civito (Ĉaŭdefono, aŭgusto 1998). El tio evoluis la projekto de Karolovaro (1999) kaj fine la Ĉarto de Sabloneto (2001), la konstitucio de la Konsorcio. Dek tri centroj kandidatigis Giorgio Silfer kiel internacian sekretarion en 2004, kaj li atingis 40% de la voĉoj, kontraŭ 60% de la tre potenca usona kandidatino.

Lastatempaj iniciatoj
[redakti | redakti fonton]Kune kun aliaj establoj, la centro organizas literaturajn kafejojn en diversaj landoj kaj kontinentoj. La plejofta, kun preskaŭ monata kadenco, okazas en Budapeŝto zorge de Fajszi Amika Rondo.
PEN Internacia aŭspiciis kolokvon pri la esperanta tradukarto en Malago meze de oktobro 2014. Ĝin malfermis per ĉefprelego la prezidanto de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj de PEN Internacia, prof. Josep Terricabras[5].
En 2019 oni komencis la eldonadon en diversaj lingvoj de la longa eseo de Giorgio Silfer, nomata “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo”, por informadi verkistojn kaj klerulojn pri Esperantio. La unua estis en la hispana, helpe de María Elena Ruiz Cruz, kaj la dua en la franca, helpe de Marie-France Conde Rey.
Nobel-premio
[redakti | redakti fonton]
Post propono de Manuel de Seabra, la Esperanta PEN, kun EVA kaj IEMW, kandidatigis William Auld en 1998 por la literatura Nobel-premio, kun rimarkinda atento en la amasmediaj komunikiloj. Post la forpaso de Auld, la Centro aŭtonome kandidatigis d-inon Marjorie Boulton ĝis ŝia morto, en aŭgusto 2017. Ekde tiam, post antaŭselekto ene de la Centro kaj per referendumo ĉe la abonantaro de Literatura Foiro, la nova kandidato (kun subteno ankaŭ de aliaj centroj) estas Giorgio Silfer.
Sidejo
[redakti | redakti fonton]La sidejo de Esperanta PEN-Centro estas en la Helvetia Esperanto-Domo, kie troviĝas aliaj establoj de la Esperanta Civito (ekzemple, Kultura Centro Esperantista) aŭ civitaj instancoj (kiel la Kortumo).
Organo
[redakti | redakti fonton]La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro. Financan subtenon ĝi ricevis ĝis nun de LF-koop, Pro Helvetia, Mantua Literaturfestivalo kaj privatuloj.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Familio Ari kaj familio Nemere (1992).
-
La fondintoj de Esperanta PEN.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Peter D McDonald, Interview: PEN International Executive Director Carles Torner on Linguistic Rights Arkivigite je 2023-09-01 per la retarkivo Wayback Machine, PEN International.
- ↑ (eo, en, pl) Carlo Minnaja, Literaturo, peranto inter unuopuloj kaj inter popoloj - PEN Internacia kaj la esperanta PEN-centro (PDF). En: The Intercultural Role of Esperanto - Interkultura rolo de Esperanto - Międzykulturowa rola esperanta. Editors – Redaktoroj – Redakcja Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris, Poznań 2021, paĝoj 17-21
- ↑ https://www.literaturafoiro.com/pri-ni/la-rauma-vojo/
- ↑ https://www.literaturafoiro.com/pri-ni/la-rauma-vojo/
- ↑ PEN-kolokvo pri tradukarto en oktobro 2014, El Popola Ĉinio, la 24-an de septembro 2013.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperanta Civito pri la Esperanto-PEN-Centro
- Esperanto-PEN-centro (la ligilo alidirektas al PEN Internacia ekde 2023 kie ĝi troveblas sub Svislando (kun du centroj, PEN Esperanto troviĝante en La Chaux-de-Fonds, kvankam PEN ne reprezentas ŝtatojn sed literaturojn.

