Katalogo de Vivo
| Katalogo de Vivo | ||
|---|---|---|
| biologia datumbazo retejo interreta datenbanko | ||
| Lando(j) | Danio vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Katalogo de la Vivo (angle Catalogue of Life, mallongigo CoL) estas reta datumbazo, kiu enhavas indeksitan liston de konataj specioj de bestoj, plantoj, fungoj kaj mikroorganismoj. Ĝi estis kreita en 2001 kiel parto de partnereco inter la tutmonda organizaĵo Specioj 2000 kaj la Integrata Taksonomia Informa Sistemo (ITIS). La Katalogo estas uzata de sciencistoj, esploristoj, edukistoj kaj politikistoj. La Katalogon ankaŭ uzas la Heredaĵa Biblioteko pri Biodiverseco, la Barcode of Life Data System, la reta Enciklopedio de la Vivo kaj la Tutmonda Biodiverseca Informa Servo.
La celo de la Katalogo de la Vivo estas kolekti taksonomiajn informojn pri ĉiuj specioj de la mondo, kompletan katalogon de ĉiuj konataj organismoj sur la Tero. La Katalogo de la Vivo kompilas datumojn el 164 malsamaj taksonomiaj datumbazoj, konstruitaj de specialistoj tra la mondo. Ĝi estas financata, interalie, de la Eŭropa Unio per la Kadra Programo por esploro kaj teknologia disvolviĝo .
La Katalogo nuntempe kombinas datumojn el 165 kolege reviziitaj taksonomiaj datumbazoj konservitaj de specialistaj institucioj tra la mondo. En aŭgusto 2024, la kataloga listo (COL Checklist) listigas 2 166 465 speciojn de vivantaj estaĵoj el 7 regnoj [1] el 2,2 milionoj da specioj nuntempe konataj al taksonomistoj sur la planedo, kaj 11 270 speciojn de virusoj el ĉiuj 6 realmoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ COL. Arkivita el la originalo je 14 June 2021. Alirita 12 June 2021 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- ARKive
- Enciklopedio de la Vivo
- Global Biodiversity Information Facility (Tutmonda Biodiverseca Informa Servo)
- Integrata Taksonomia Informa Sistemo
- Vikispecioj
- Tutmonda Registro pri Maraj Specioj
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- . There's more to life on Earth. Telegraph Online (2005-12-08). Alirita 2012-05-03 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katalogo de Vivo: historia kontrollisto deŝutoj
- 2022 Ĉiujara kontrollisto, 2,065,448 specio – https://doi.Org/10.48580/dfq8
- 2021 Ĉiujara kontrollisto, 2,008,947 specio – https://doi.Org/10.48580/dfq8
- 2019 Ĉiujara kontrollisto, 1,900,983 specio (incl. 63,418 malaperintaj specioj)
- 2018 Ĉiujara kontrollisto, 1,803,488 specio (incl. 59,284 malaperintaj specioj)
- 2017 Ĉiujara kontrollisto, 1,713,852 specio (incl. 49,346 malaperintaj specioj)
- 2016 Ĉiujara kontrollisto, 1,640,969 specioj
- 2015 Ĉiujara kontrollisto, 1,606,554 specioj
- 2014 Ĉiujara kontrollisto, 1,578,063 specioj
- 2013 Ĉiujara kontrollisto, 1,352,112 specioj
- 2012 Ĉiujara kontrollisto, 1,404,038 specioj
- 2011 Ĉiujara kontrollisto, 1,347,224 specioj
- 2010 Ĉiujara kontrollisto, 1,257,735 specioj
- 2009 Ĉiujara kontrollisto, 1,160,711 specioj
- 2008 Ĉiujara kontrollisto, 1,105,589 specioj
- 2007 Ĉiujara kontrollisto, 1,008,965 specioj
- 2006 Ĉiujara kontrollisto, 884,552 specioj
- 2005 Ĉiujara kontrollisto, 526,323 specioj
- listo de kontribuantaj datumaroj

