Cagnes-sur-Mer
Aspekto
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cagnes-sur-Mer (stacidomo). |

| Cagnes-sur-Mer | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
Fiŝista vilaĝo "Cros de Cagnes" | |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Urbo | ||||
| Lando | Francio | ||||
| Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
| Departemento | Alpes-Maritimes | ||||
| Arondismento | Grasse | ||||
| Kantono | ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| Komunumaro | Communauté d'agglomération de Nice-Côte d'Azur (CANCA) | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 06027 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 06800 | ||||
| Kodo laŭ INSEE | 06027 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Louis Nègre | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 53 354 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 972 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 43° 40′ N, 7° 9′ O (mapo)43.6636111111117.1483333333333Koordinatoj: 43° 40′ N, 7° 9′ O (mapo) | ||||
| Alto | De 0 m al 187 m | ||||
| Areo | 17,95 km² | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Malnova, alta kvartalo (Le Haut de Cagnes)
Cagnes-sur-Mer (okcitanlingve Canha de Mar) estas mezgranda ĉemara franca komunumo, lokita en la departemento Alpes-Maritimes kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Grasse kaj al la kantono Cagnes-sur-Mer-1.
En 1999, la nombro de la loĝantaro estis proksimume 44 000. La laŭloka nomo de la loĝantoj estas Cagnois.
Tiu urbo de sudorienta Francio situas ĉe la bordo de la Mediteraneo, inter Saint-Laurent-du-Var kaj Villeneuve-Loubet, proksime al Nico. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la departemento, kaj entenas mezepokan centron kaj kastelon sur monteto. La moderna kvartalo kaj la fiŝista vilaĝo situas pli malalte, ĉe la marbordo.

Konatuloj
[redakti | redakti fonton]- Maxime Nocher (n. 1994), kajtosurfisto naskiĝis en la urbo.
- Auguste Renoir, franca pentristo mortis en la urbo
- Ingmar Bergman, sveda reĝisoro vivis en la urbo dum 1949.




