Barba kolibro
Ollantaytambo, Peruo, 5an de Decembro, 2015.
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Oreonympha nobilis (Gould, 1869) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Barba kolibro[1] (Oreonympha nobilis) estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj la nura specio de la genro Oreonympha. Ĝi estas endemio de Peruo.[2][3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La ornitologo John Gould priskribis la specion en 1869, el specimeno kolektita de Henry Whitely en la Distrikto Tinta en Peruo, kaj metis ĝin en ĝian propran genron Oreonympha. Li agnoskis parencecon kun Oxypogon and Ramphomicron.[4] Studo pri mitokondria DNA de kolibroj montris, ke ĝi estas plej proksima al la kaskokolibroj (Oxypogon sp.) kaj al la Rufĉapa dornkolibro (Chalcostigma ruficeps). La aliaj membroj de la genro Chalcostigma restas ekster la grupo, sugestante, ke la genro eble postulas revizion en la estonteco.[5] Krome, la Sudamerika Klasigkomitato (SACC) de la Usona Ornitologia Societo estas konsiderante proponon por kunigi kaj Oreonympha kaj Chalcostigma en Oxypogon.[6]
La SACC, la Internacia Ornitologia Komitato (IOC), kaj la taksonomio de Clements agnoskas jenajn du subspeciojn, la nomiga O. n. nobilis kaj O. n. albolimbata.[7][2][8] Tamen, la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) traktas tiujn taksonojn kiel apartaj specioj, nome orienta kaj okcidenta barbokolibroj respektive.[3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Barba kolibro estas 14 ĝis 16,5 cm longa, inkluzive de la proksimume 2,3 cm longa beko. Ĝi pezas ĉirkaŭ 7 ĝis 9 g. Plenkreskaj maskloj de la nomiga subspecio havas malhelviolkoloran frunton kaj kronon kun mallarĝa nigra strio en la mezo. La vizaĝo estas bronznigra kun mallarĝa blanka bendo ĉe la dorso. Ĝia gorĝo estas longa kaj mallarĝa, smeraldverda sub la mentono kaj la cetero purpura kun blueta pinto. La nuko, dorso kaj pugo estas bronzecaj ĝis bronzbrunaj. La vosto estas longa kaj tre forkoforma; la plumoj estas bronzaj kun kreskantaj kvantoj da blanko de la plej interna ĝis la plej ekstera. La centro de la brusto estas blanka, la flankoj de la brusto kaj flankoj brunecaj, kaj la subvostaj kovriloj estas bronzbrunaj. La plenkreska ino similas al la masklo, sed pli senkolora ĝenerale kaj pli malbrila sube. Ĝia gorĝo estas pli malgranda kaj plejparte blanka kaj la vosto malpli forkoforma. Ambaŭ seksoj havas nigrajn bekojn kaj krurojn. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, kun skvameca verda krono, senbrile bruna gorĝo kaj flava mandiblo.[9]
Maskloj de la subspecio O. n. albolimbata havas blankajn bendojn ambaŭflanke de la krono kaj ĝia vosto estas multe pli kuprokolora. La ino havas blankan etendiĝon de la samaj blankaj bendoj de la krono tra la bridojs ĝis la gorĝo.[9]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La "orienta" nomiga subspecio de Barba kolibro troviĝas en la departementoj Apurimako kaj Kuzko de sud-centra Peruo, en la drenejoj de la riveroj Urubambo kaj supra Apurimako. La "okcidenta" subspecio O. n. albolimbata troviĝas en la areoj de Peruo de Huankaveliko, Ajakuĉo, kaj Apurimako, en la drenejoj de la riveroj Mantaro, Pampo, kaj Ĉalhuanko.[9]
La specio loĝas en sekaj Andaj valoj karakterizitaj de rokaj kaj arbustaj montetoflankoj kaj malferma arbaro. Ĝi troviĝas en diversaj indiĝenaj plantkomunumoj, sed ankaŭ regule troviĝas en arbaraj tabakoj (Nicotiana) kaj Eucalyptus, eĉ laŭlonge de vojoj kaj en urboj. Laŭ alteco ĝi varias de 2 500 ĝis 3 900 m.[9]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La Barba kolibro estas loĝanta specio (nemigranta) tra sia tuta teritorio.[9]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Barba kolibro manĝas nektaron, ĉefe tiun de Agavo, kaktoj, Nikotianoj, kaj Eŭkalipto. Ĝi manĝas kaj per ŝvebado kun preskaŭ vertikala sinteno kaj vostofrapado, sed ankaŭ alkroĉiĝas al floroj per malfermaj flugiloj. Ĝi ankaŭ manĝas malgrandajn artikulojn. Ĝi estas submetiĝema al plej multaj aliaj kolibroj.[9]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta fenologio de la Barba kolibro ne estas dokumentita, kvankam frua aŭtoro sugestas, ke ĝi eble reproduktiĝas en kavernoj super riveroj.[9][10]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN uzas la taksonomion de HBW kaj tial traktas la subspeciojn aparte kiel speciojn. Ambaŭ estas taksitaj kiel Malplej Zorgigaj. Ambaŭ havas limigitajn arealojn; iliaj populacioj estas nekonataj sed supozeble stabilaj.[11][12] La specio kiel tuto estas priskribita kiel malofta ĝis surloke ofta. Homaj plantadoj de eŭkalipto kaj arbotabako povas esti utilaj se indiĝena vegetaĵaro perdiĝas.[9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ 2,0 2,1 Hummingbirds (Januaro 2022). Alirita 15a de Januaro, 2022 .
- ↑ 3,0 3,1 HBW kaj BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Disponebla ĉe: [1] [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo 2021
- ↑ (1869) “Description of a new genus and species of the family Trochilidae”, Journal of Zoology 37, p. 295–96. doi:10.1111/j.1469-7998.1869.tb07330.x.
- ↑ (2008) “A higher-level taxonomy for hummingbird”, Journal of Ornithology 150, p. 155–65. doi:10.1007/s10336-008-0330-x. 1918245.
- ↑ Revise generic limits in the Lesbiini: A. Expand Oxypogon to include Oreonympha and Chalcostigma, and B. Modify linear sequence. South American Classification Committee of AOS (November 2021). Alirita 23a de Februaro, 2022 .
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 31a de Januaro 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 1an de Februaro, 2022
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el [3] Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 Drucker, J. kaj C. W. Sedgwick (2020). Bearded Mountaineer (Oreonympha nobilis), version 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 26an de Februaro, 2022
- ↑ (1939) “The birds of the department of Huancavelica, Peru”, Ibis 14 (3), p. 453–486.
- ↑ BirdLife International (2016). “Western Mountaineer Oreonympha albolimbata”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22727923A94965841.en. Alirita 26a de Februaro 2022..
- ↑ BirdLife International (2016). “Eastern Mountaineer Oreonympha nobilis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22727930A94966031.en. Alirita 26a de Februaro 2022..
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
- Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
- (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
- del Hoyo, J., Collar, N.J., Christie, D.A., Elliott, A. kaj Fishpool, L.D.C. 2014. HBW and BirdLife International Illustrated Checklist of the Birds of the World. Lynx Edicions BirdLife International.
- (2009) “Phylogenetic Structure in Tropical Hummingbird Communities”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (Suppl 2), p. 19673–19678. doi:10.1073/pnas.0901649106.
- Schulenberg, Thomas S.. (2007) Birds of Peru. Princeton, NJ: Princeton University Press, p. 242–43. ISBN 978-0-691-13023-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



