Balbino
| Decimus Caelius Calvinus Balbinus (178-238) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Antikva romia statuo de imperiestro Decimo Koeljo Balbino, originante de 238 p.K., elmontrita en la Arkeologia Muzeo de Pireo (Ateno). Bildo de Giovanni Dall'Orto.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Decimus Caelius Calvinus Balbinus | |||||
| Naskiĝo | 178 en Romia Imperio | ||||
| Morto | 29-a de julio 238 en Romo, Romia Imperio | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Religio | Romia religio vd | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Caelius Calvinus (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Balbino aŭ Decimus Caelius Calvinus Balbinus estis romia kun-imperiestro kune kun Pupieno dum tri monatoj ekde aprilo 238, la Jaro de la Ses Imperiestroj.





Originoj kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ne multe estas konata pri Balbino antaŭ lia leviĝo kiel imperiestro. Oni konjektas, ke li devenis de Publio Koeljo Balbino Vibuljo Pio (100-137), la konsulo ordinarius de 137, kaj lia edzino Akvilja. Se tio estus vera, li ankaŭ estus parenca al la familio de Kvinto Pompejo Falco (70-140), kiu provizis multajn politikistojn kun konsula rango dum la tuta 3-a jarcento, kaj al la 1-a-jarcenta politikisto, inĝeniero kaj aŭtoro Julio Frontino.
Li naskiĝis ĉirkaŭ 178. Li estis patricio de naskiĝo, kaj estis la filo (ĉu per naskiĝo aŭ adopto) de Caelius Calvinus (165-238), kiu estis legato de Kapadocio en 184. Li estis unu el la palatinaj salikaj pastroj de Marso. Laŭ Herodiano li regis provincojn, sed la listo de sep provincoj donita en la nefidinda "Historia Augusta", same kiel la deklaro ke Balbino estis kaj Prokonsulo de Azio kaj de Afriko, verŝajne estas nur invento.
Li certe estis dufoje konsulo; lia unua konsuleco ne estas certe konata sed oni kredas ke estis ĉirkaŭ 203 aŭ en julio 211; li estis konsulo por la dua fojo en 213 kiel kolego de Karakalo, kio sugestas ke li ĝuis la favoron de tiu imperiestro.
Regado
[redakti | redakti fonton]Laŭ Edward Gibbon (surbaze de la rakontoj de Herodiano kaj la Historia Augusta):
|
La du kolegoj [Pupieno kaj Balbino] ambaŭ estis konsuloj (Balbino dufoje ĝuis tiun honoran oficon), ambaŭ estis nomumitaj inter la dudek Maksimaj Pontificoj de la senato; kaj, ĉar unu estis sesdekjara kaj la alia sepdek kvarjara, ili ambaŭ atingis la plenan maturecon de aĝo kaj sperto.
Sciinte pri la novaĵo je la malvenko de la Gordianoj, la Senato voĉdonis Pupienon kaj Balbinon kiel kunimperiestrojn en aprilo 238, kvankam ili baldaŭ estis devigitaj akcepti la infanon Gordiano la 3-a kiel kolegon. Male al la situacio en 161, ambaŭ imperiestroj estis elektitaj kiel pontifex maximi, ĉefpastroj de la oficialaj kultoj. Tio estus nepensebla en la Respublikana epoko.
Balbino verŝajne estis en siaj fruaj sepdekaj jaroj: liaj kvalifikoj por regado estas nekonataj, escepte ke li supozeble estis altranga senatano, riĉa kaj bonkonektita. Dum Pupieno marŝis al Raveno, kie li kontrolis la kampanjon kontraŭ Maksimino, Balbino restis en Romo, sed ne sukcesis konservi la publikan ordon.
La fontoj sugestas, ke post la venka reveno de Pupieno post la morto de Maksimino, Balbino kaj Pupieno komencis malfidi unu la alian. Ili baldaŭ estis asasinitaj de malkontentaj elementoj de la Pretora Gvardio. Pupieno provis averti Balbinon pri la komploto, sed ĉi-lasta pensis, ke la gardisto anstataŭe certigus la tronon por si mem.
Sarkofago
[redakti | redakti fonton]La "sarkofago de Balbino" garantiis al ĉi tiu imperiestro elstaran niĉon en la historio de la romia imperia arto. Supozeble, dum li tenis la titolon de imperiestro, Balbino mendis marmoran sarkofagon por si mem kaj sia edzino (kies nomo estas nekonata). Malkovrita en fragmentoj proksime al la Appia vojo kaj restaŭrita, ĉi tiu estas la sola ekzemplo de romia imperia sarkofago de ĉi tiu tipo, kiu postvivis.
Sur la kovrilo de la sarkofago kuŝas figuroj de Balbino kaj lia edzino, la figuro de la imperiestro ankaŭ estas bela portreto lia. La sarkofago estas konservata en kolekto ĉe la Museo di Pretastato (ĉe la katakomboj de Pretekstato[1]) en la Parko de la Kafarela proksime al la Vojo Appia en Romo.
Kvankam en raportoj pri ilia komuna regado Balbino estas emfazita kiel civilulo kontraste al Pupieno la militisto, sur la flanko de la sarkofago li estas portretita kun plena militisma vestaro.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sotterranei cdi Roma
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.
| ||||||||||||||||

