Anar-samea lingvo
| Anar-samea lingvo | |
| natura lingvo • moderna lingvo | |
|---|---|
| Eastern Sami | |
| Parolata en | Finnlando |
| Parolantoj | 300 |
| Skribo | latina alfabeto, alfabeto de latino |
| Lingvistika klasifiko | |
Urala
| |
| Oficiala statuso | |
| Oficiala lingvo en | Komunumo Inari, Finnlando. |
| Reguligita de | Sámi Giellagáldu |
| Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-3 | smn |
| Glottolog | inar1241 |
| Angla nomo | Inari Sami |
| Franca nomo | same d'Inari |

La anar-samea lingvo (anar-samee anarâškielâ) estas dialekto aŭ prefere lingvo el la grupo de la sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nord-samee Anár) en norda Finnlando.
La anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el la orient-sameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Aanaar (Inari) en norda Finnlando.
La unuaj tekstoj en la anar-samea lingvo, aboco-libro kaj kateĥismo, aperis dum la jaro 1859. En lernejoj ĝi estas instruata ekde 1979. Nuntempe la estonteco de la anar-samea lingvo estas minacata ĉar infanoj ne plu lernas ĝin hejme. Por savi la lingvon estis organizita fine de 1990-aj jaroj lingvonesto por anar-sameaj infanoj. Tamen la ekzisto de lingvo-nesto estas daŭre minacata pro la manko de financado.
La anar-sameoj estas parte fiŝkaptistoj, parte okupiĝas pri boaco-bredado kaj agrikulturo.
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Kazoj
[redakti | redakti fonton]La anar-samea konas naŭ gramatikajn kazojn: nominativo, genitivo, akuzativo, lokativo, ilativo, komitativo, abesivo, esivo kaj partitivo. La genitivo kaj akusativo ofte havas la saman finaĵon, la partitivo estas ne tro produktiva kaj nur aperas en la singularo.
Personaj pronomoj
[redakti | redakti fonton]La personaj pronomoj aperas en tri gramatikaj nombroj: singularo, dualo kaj pluralo.
| Persono | anar-samee | Esperanto |
|---|---|---|
| 1. Sg. | mun | mi |
| 2. Sg. | tun | vi |
| 3. Sg. | sun | li/ŝi |
| 1. Du. | muoi | ni ambaŭ |
| 2. Du. | tuoi | vi ambaŭ |
| 3. Du. | suoi | ili ambaŭ |
| 1. Pl. | mij | ni |
| 2. Pl. | tij | vi |
| 3. Pl. | sij | ili |

