Saltu al enhavo

Aida Tuma-Sulejman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aida Tuma-Sulejman
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1964 (1964-07-16) (61-jaraĝa)
en Nazareto
Lingvoj hebreaarabaangla vd
Loĝloko Akko vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ĥajfo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ĥadaŝ Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktivulo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aida TUMA-SULEJMAN ( arabe عايدة توما سليمان, hebree עאידה תומא סלימאן, naskiĝinta la 16-an de julio 1964 en Nazareto, Israelo) estas israela - araba psikologo kaj politikisto de la partia koalicio Ĥadaŝ kaj Unuiĝinta Listo.

Tuma-Sulejman studis psikologion kaj islaman literaturon ĉe la Universitato de Ĥajfo. En 1992 ŝi fondis la feminisman organizaĵon Women Against Violence (Virinoj kontraŭ Violenco) [1]. Intertempe ŝi estis ĉefredaktoro de la partia gazeto de la Israela Komunista Partio. Ŝi estis membro de la Kneset ekde majo 2015, kie ŝi estis la unua araba prezidanto de la Egaleco-Komisiono ĝis 2022 [2]. Ŝi ankaŭ estis la unua virino se temas pri deĵori sur la Alta Kontrolkomisiono por Arabaj Civitanoj de Israelo [3] .

Post farado de deklaroj kontraŭ la agoj de la israelaj armetrupoj en la Gazaa milito kaj citado de palestinaj kuracistoj de Hospitalo Al-Ŝifa Tuma-Sulejman estis suspendita de siaj parlamentaj devoj dum du monatoj en novembro 2023 pro "insultado de la armeo" [4].

Tuma-Sulejman estas membro de la Sekretariejo de la Monda Paca Konsilio (WPC). Ŝi estas kunfondinto de la Internacia Virina Komisiono por Justa Palestina-Israela Paco (IWC).

Ŝi subtenas la araba GLAT-komunumo [5][6]

Nimrod Kolbenberg, kunfondinto de la Israelanoj por Paco estis ĝia parlamenta parolanto de 2019 ĝis 2022.

Tuma-Sulejman estas subtenanto de la duŝtata solvo [7].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . No Patience for Patriarchy (16 November 2017).
  2. Knesset votes in first-ever Arab committee chair The Times of Israel, 3 June 2015
  3. First female Arab Israeli lawmaker to head Knesset committee Al Arabiya News, 5 June 2015
  4. . Knesset sanctions 2 Arab MKs for ‘denying’ Oct. 7 atrocities, alleging IDF war crimes (15 November 2023).
  5. Sajrawi, Vera, "Tahini boycott row over Arab Israeli LGBTQ rights", BBC News, 2020-07-10. (en-GB)
  6. Rasgon, Adam, "The Tahini War: The Food at the Center of an Arab Gay Rights Battle", The New York Times, 2020-07-15. (en-US)
  7. . Arab MK: Netanyahu prevents Palestinian state. Arutz Sheva (23 September 2019). Alirita 26 January 2024 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]